Oktobra Revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Soviet Union, Lenin (55).jpg
Lenin, ĉefo de la rusia Oktobra Revolucio

La Oktobra revolucio (ĝi komenciĝis la 25-an de oktobro 1917 laŭ rus-ortodoksa kalendaro; aliloke ekster Rusio estis la 7-a de novembro) estis parto de la Rusia revolucio. La bolŝevistoj sub gvido de Lenin perforte ĉesigis la postcaran demokration (vidu artikolon Portempa Registaro de Rusio) kaj komencis konstrui novan, socialisme orientitan ŝtaton. Sekvis malpermeso de balotoj, gazetara libereco, diktatoreca regado kaj civila milito, kiu daŭris ĝis 1922. En tiu jaro Rusio eniris la tiam fonditan Sovetan Union, kiu ekzistis ĝis 1991.

Mensogita revolucio[redakti | redakti fonton]

La malkontento dum la unua mondmilito pri la caro kaŭzis februare 1917 la demokratan revolucion, kiu alpotencigis diversajn politikistojn, interalie la maldekstrulon Aleksandr Kerenskij. Disputo inter la menŝevistoj ebligis al Lenin, laŭ ties profetaj politikaj tezoj de aprilo 1917, transpreni la povon. Li alŝtatigis la grundon de la kamparoj kaj disponigis ĝin al malriĉaj kamparanoj. Populara estis lia postulo ĉesigi la militon kontraŭ Germanio.

Unu tagon antaŭ abdiko de la caro Nikolao la 2-a Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj redaktis dokumenton, kiun kiel la ordono n-ro 1 subskribis Aleksandr Guĉkov. Pro nuligo de la militista disciplino soldatoj liberigitaj de la Okcidenta Fronto ne plu devis saluti oficirojn kaj mem povis elekti siajn komandantojn. Printempe 1917 rusiaj soldatamasoj inundis stacidomojn de Okcidenta Eŭropo. Al Petrogrado alvenis per trajnoj 60 mil. El la ĉefurbo foriris de malliberejoj 20 mil banditoj kaj ŝtelistoj. Ili kune ekfidis al bolŝevisma propagando pri la diskriminaciataj proletoj. Pro tio tre rapide komenciĝis incidentoj kun murdoj de simpatiantoj de la faligita regopovo. Unue oni linĉis altrangulojn kaj poste simplajn urbanojn. Ju pli malbone iu vestiĝis des pli facile povis travivi. Nova ĉefministro de la Portempa Registaro de Rusio iĝis la 20-an de julio socialisto Aleksandr Kerenskij. Proklamita de li amnestio estis traktita kiel malforteco de la regopovoj kaj ne ĉesigis la ondon de venĝoj kaj perfortoj. Por kontraŭstari al martaj dizertoj de la armeo li armigis liberigitajn friponojn kaj tuj sendis ilin al la fronto. Ili tamen fuĝis de transportoj kaj kun municio revenis al la urbo. En tiaj cirkonstancoj okazis bolŝevika puĉo erare nomata oktobra revolucio.

En la Soveta Unio la revolucio estis nomata la Granda Oktobra Socialisma Revolucio. Laŭ oficiala interpreto ĝi sekvis la profetaĵojn de Karl Marx, sed fakte li antaŭdiris revolucion en la alte evoluintaj landoj en okcidenta Eŭropo kaj en Usono, ne en Rusio. Cetere Markso kaj Engelso estis unuaj en la historio de filozofio, por kiuj genocido estis rimedo por la celo.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon (ruse Октябрь (Десять дней, которые потрясли мир); translit. Oktjabr': Desjat' dnej kotorje potrjasli mir) estas soveta muta pseŭdohistoria filmo de Sergej Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov de 1928. Ĝi estas rezulto de la celebriga teatrigo de la Oktobra Revolucio de 1917 komisiita por la deka jariĝo de la evento. La prezentita sturmo de la Vintra Palaco neniam okazis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Jacek Borkowicz, Zakłamana rewolucja (Mensogita revolucio), Rzeczpospolita, 4-5-a de novembro 2017, p. 4-6

Eksternaj ligiloj[redakti | redakti fonton]