Oktopodo
Aspekto
Octopus vulgaris
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La oktopodo (genro Octopus) estas la plej fama ano de la polpoj, t.e. ordo de maraj moluskoj kun ok tentakloj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĉiu brako de oktopodoj (nomata tentaklo) havas du vicojn de suĉiloj, per kiuj ili povas gustumi, sensi, grimpi kaj kapti predojn. Ili estas relative inteligentaj kaj ludemaj. Ilia tuta korpo estas mola, krom beko komparebla al tiu de papago. Oktopodoj kapablas ŝprucigi inkosimilan substancon (konsistanta el melanino) por malatentigi predantojn.
Vivejoj
[redakti | redakti fonton]Oktopodoj loĝas en grandaj salaj akvejoj kiel maroj aŭ maregoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]Estas multegaj specioj de oktopodoj en la genro Octopus, inter kiuj:
- komuna polpo (Octopus vulgaris);
- granda blua polpo (Octopus cyanea), vivanta en la oceanoj Pacifika kaj Hinda;
- ruĝa polpo aŭ meksika polpo (Octopus maya), vivanta en la Meksika Golfo;
- blankmakula polpo (Octopus macropus = Callistoctopus macropus), vivanta preskaŭ en la tuta mondo, kvankam malpli ofta ol aliaj specioj;
- pigmea polpo (Octopus wolfi), longa 2-3cm kaj peza nur ĉirkaŭ 1g, verŝajne la plej malgranda specio de oktopodoj; ĝi vivas en la suda Pacifiko.
Gravo por homoj
[redakti | redakti fonton]
Oktopodoj estas kaptataj kaj manĝataj en multegaj landoj.
Famaj oktopodoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]


