Okulo (goo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉefa paĝo - Ses reguloj de goo - Historio de goo - Terminaro de goo


En goo okulo estas malplena intersekco ĉirkaŭita de propraj ŝtonoj sur la orte apudaj intersekcoj.

Ili estas el du tipoj: realaj kaj malrealaj.

Malrealaj okuloj estas malpli stabila ol la realaj, ĉar sufiĉas kapti iun ajn el ties ŝtonojn por detrui la okulan formacion.

Maldekstre videblas kvar malrealaj okuloj.

Dekstre oni povas konstati iliajn vundeblecojn. Sufiĉas ke blankulo ludu plenigante la okulon por kapti unu el ties ŝtonojn kaj tiel rompi la nigran formacion. Se nigrulo elektus mem plenigi sian okulon por defendi sian atakatan ŝtonon, la nigra okulo ankaŭ malaperus tiel.

Reala okulo estas pli stabila, ĉar neniu el ĝiaj ŝtonoj povas esti aparte atakata. Tamen, izolita reala okulo estas ankaŭ kaptebla. Por ĝin forigi malamiko devas tute ĉirkaŭi ĝin kaj poste plenigi ĝian lastan liberon: la okulcentro.

Maldekstre videblas la malrealaj okuloj de la antaŭa ekzemplo. Oni markis per literoj la intersekcojn, gravegaj por la baza postvivo de la formacio.

Per plenigo de ĉiuj a-intersekcoj la malreala okulo iĝas reala.

Per plenigo de almenaŭ tri b-intersekcoj, aperos ankaŭ reala okulo.

Per plenigo de almenaŭ unu c-intersekco, aperos reala okulo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.