Okulringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flava okulringo de merlo.

Ĉirkaŭokulookulringo[1] estas kolora areo de nuda (senpluma) haŭtaĵo, aŭ formata de tre malgrandaj plumoj, ĉirkaŭ la okulo de kelkaj birdospecioj kun formo proksimuma de cirkla krono.[2] La ĉirkaŭokuloj senplumaj estas de naturo kvazaŭ karunkla. Ties larĝo kaj koloro varias multe laŭ la diversaj specioj. Ĉe kelkaj birdoj la okulringo rimarkinde elstaras, per intensaj koloroj kiuj kontrastas kun la ĉirkaŭa plumaro; dum ĉe aliaj ties koloro koincidas kun tiu de la plumaro kapa aŭ kun tiu de la iriso de la ĉirkaŭata okulo.

Utilo[redakti | redakti fonton]

La koloraro de la okulringoj povas esti utila por la identigo de la diversaj birdospecioj. Utilas por diferencigi kelkajn speciojn similajn, kaj por distingi inter seksoj aŭ aĝogrupoj, ĉar ĉe kelkaj birdospecioj la ĉirkaŭokuloj povas havi distingajn nuancojn laŭ la individuo estas ĉu masklo aŭ ino, ĉu plenkreskulo aŭ nematurulo. La koloro de la okulringo povas varii laŭ la epoko de la jaro kaj tendencas esti pli intensa dum la reprodukta sezono.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rafael Cuevas Martínez kaj Enrique Gómez Merino (2011), Jilgueros y especies afines. Editorial Hispano Europea, p. 18 ISBN 9788425517273
  2. Rob Hume (2012), RSPB What's that Bird? Dorling Kindersley Ltd, p. 125 ISBN 9781409374367