Okulvitroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Okulvitro

Okulvitro estas helpilo kun lenso portata antaŭ okulo por pli bone vidi. Kutime oni portas paron da okulvitroj antaŭ ambaŭ okuloj. La helpilo el framo kaj du lensoj kurioze havas sub la influo de multaj etnaj lingvoj pluralan nomon. Kaj unu ilo nomiĝas "paro da okulvitroj". Eble preferindus trovi pli taŭgan esprimon. Hermann Tautorat, esperantisto el Berlino, proponis la esprimon "oklo".

Unikan kolekton de okulvitroj, lornetoj, binokloj, teleskopoj kaj aliaj optikaĵoj, kolektitan de Pjer Marli, oni povas rigardi en la malgranda muzeo, situanta en centro de Parizo.
Dekomence estis lupeo. Kutime oni uzis ĝin por ekhavi fajron – estis la XI jarcento. Kaj nur unu jarcenton poste oni elpensis kiel reguli ĝian potencon per ŝanĝo de ĝiaj konveksaj kaj konkavaj surfacoj. Fine de la XII jarcento, kiel opinias Pjer Marli, kreanto de okulvitrmuzeo, oni ekpovis poluri kaj prilabori vitron tiel bone, ke eblas legi per ĝi. Preskaŭ antaŭ 700j oni produktis unuajn okulvitrojn, vitrojn de kiuj oni faris el monta kristalo kaj ĝiajn framojn – el kornoj. Unu el tiuj neordinaraj, kaj eble unikaj, ekzempleroj estas en muzeo de Pjer Marli. Fine de la XIII jarcento nur malmiopaj homoj povis uzi okulvitrojn. La miopuloj devis atendi ankoraŭ kelkajn jardekojn.

Verdire oni ne rajtas nomi tiun vitraĵon okulvitroj. Pli korekte nomi ĝin nazpinĉilo. Tiel ĝi restis dum kelkaj jarcentoj, negrave ŝanĝigita. Pri tio, ke praavo de okulvitroj ekestis vere nazpinĉilo, oni skribas en la libro pri optiko, publikigita en la 1740j, kaj kiu estas nun en eksponfenestro de muzeo apud plej antikvaj ekspoziciaĵoj. Estas skribite en tiu libro: “Avantaĝo de tiu aparato estas tio, ke ĝi teniĝas sur la nazo kaj ne malfaciligas spiradon”. De tiu skribaĵo ni rajtas konkludi ke nur meze de la XVIII jarcento oni komencas uzi vitron en framo sur la nazo, sed antaŭ tio – sur la pinto de la nazo, kaj oni devis spiri per buŝo.

Marli ankaŭ havas okulvitrojn, kiujn inventis kaj faris por si mem eskimoj. Ĝi ne havas vitrojn. Tio estas lignstrieto aŭ bartstrieto, kiun helpe de leda ŝnuro oni tenis sur la kapo. En lignaĵo estis du stritruetoj. Konstruon oni uzis por savi okulojn de lumo, vento, neĝo kaj ĉio simila. Inter tiuj kuriozaj eksponaĵoj estas okulvitroj el Ĉinio. Ili enhavas vitrojn. Sed tio estas ordinaraj, simplaj vitroj. En antikva Ĉinio oni uzis okulvitrojn por savi sin de influo de malbonaj spiritoj. En Eŭropo oni decidis bazi nazpinĉilon konkrete sur la kapo, sed ne sukcesis – konstruo okazis tro peza.
Fine de XVIII jarcento oni komencas alkonstrui du arkojn al nazpinĉilo, kiuj dekomence devis baziĝi sur la tempioj. Preskaŭ samtempe inventistoj plilongigis arkojn ĝis oreloj. Do nuntipajn okulvitrojn oni inventis preskaŭ komence de la XIX jarcento. Kaj la arkoj dekomence estis faldeblaj – oni povis bazigi okulvitrojn ankaŭ sur la tempioj kaj sur la oreloj.

(Photo: P.André Perron)

Ĝenerale, dum tiuj du jarcentoj, okulvitroj ŝanĝiĝas plej multe pro tio, ke evoluo de mekaniko kaj ekzaktaj sciencoj tiom ekmodiĝis, ke kunhavi iun unikaĵon oni opiniis prestiĝe. Vitrojn oni enmetadis al ĉio: ventumiloj, promenbaston(et)oj, tabakujoj, horloĝoj ktp. Kaj male, optikajn ilojn oni plibeligas per aro de juvelŝtonoj, por ke en teatro oni ne hontu prezenti ĝin por komuna observo.
Unu el ekspozicifenestroj en muzeo de Marli estas dediĉita al studadprocedo de studentoj-medicinistoj kiel fari okuloperacion. Kelkaj maskoj en dimensio de homa vizaĝo kun eltireblaj okuloj. Oni ankaŭ povas almeti malmuntatan okulon por ekpovi ŝanĝi okullenson.
Okulvitroj de nuna jarcento estos malpezaj kaj preskaŭ nevideblaj. Jam nuntempe firmao de Marli ellaboris okulvitran framon el titano, kiu pezas nur 2.9g. Vitroj devas pezi ne pli ol 4g. Sed komence de XX jarcento oni provis fari supermalpezan okulvitrojn, sed ne sukcese – post iom da tempo la framo rustiĝis.

El la libro de Carlo Minnaja, Anatolo Ŝejpak "Elektitaj lekcioj pri historio de scienco kaj tekniko"