Okupacio de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Japana Ministro pri Eksteraj Aferoj Mamoru Ŝigemicu subskribas la Japanan Dokumenton de Kapitulaco sur la usona ŝipo Missouri dum la Generalo Richard K. Sutherland rigardas, 2a de septembro, 1945.

La Okupacio de Japanio fare de Aliancanoj fine de la Dua Mondmilito estis estrita de la Generalo Douglas MacArthur, nome Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj, kun subteno de la Brita Komunumo. Malkiel ĉe la Okupacio de Germanio, Sovetunio ne estis rajtigita influi super Japanio. Tiu eksterlanda ĉeesto markis la nuran fojon en la historio de Japanio kiam ĝi estis okupaciita de eksterlanda potenco.[1] La lando iĝis parlamenta demokratio kiu kongruis kun la prioritatoj de la 1930-aj jaroj en la tiam nova politiko "New Deal" de Roosevelt.[2] Tiu okupacio, kun kodonomo Operaco Nigra Listo,[3] finis per la San-Francisko Pactraktato, subskribita la 8an de septembro, 1951, kaj valida el la 28a de aprilo, 1952, post kio la suvereneco de Japanio – kun la escepto, ĝis 1972, de la Rjukjua Insularo – estis tute restaŭrita.

Unuaj decidoj[redakti | redakti fonton]

Japana Dokumento de Kapitulaco, 2a de septembro, 1945.

Tuj post la kapitulaco de Japanio, MacArthur alvenis en Tokio la 30an de aŭgusto, kaj tuj dekretis kelkajn leĝojn. Neniu Aliancano rajtis ataki japanon. Neniu Aliancano rajtis manĝi la malabundan manĝon de japanoj. Svingi la flagon Hinomaru aŭ "Aperanta Suno" estis dekomence limigita (kvankam privatuloj kaj registaraj oficejoj rajtis peti permeson svingi ĝin). Tiu limigo estis parte mildigita en 1948 kaj komplete nuligita la venontan jaron.

La 2an de septembro, 1945, Japanio formale subskribis la tekston de la Japana Dokumento de Kapitulaco. Jam la 2an de septembro, la Usona Prezidento Harry Truman aprobis dokumenton[4] La dokumento markis du ĉefajn celojn por la okupacio: (1) elimini la Japanan militeblon kaj (2) turni Japanion en demokratec-stila lando kun tendenco al la nova sistemo de Unuiĝintaj Nacioj. Kvankam teorie estus konsilantaro de Aliancanoj kiu regos la transiran sistemon, praktike estis MacArthur mem kiu diktatore kaj persone regis kaj la landon kaj la finigon de la milito.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

Dum la milito, la Aliancanoj estis planintaj dividi Japanion inter ili por la celoj de la okupacio, kiel fakte oni faris por la Okupacio de Germanio. Tamen MacArthur mem ricevis rektan kontrolon super la ĉefaj insuloj de Japanio (nome Honŝuo, Hokajdo, Ŝikokuo, kaj Kjuŝuo) kaj la tuj ĉirkaŭaj insuloj, dum la eksterlandaj posedoj estis dividitaj inter la Aliancaoj jene:

two men standing in a black and white portrait
Foto de Gaetano Faillace montranta Douglas MacArthur kaj imperiestron Hirohito.

Ne klaras kial la okupacia plano ŝanĝiĝis. Plej oftaj teorioj indikas al pliigita povo de Usono post la disvolvigo de la atombombo, la plej granda malfido de Truman pri Sovetunio kompare kun Roosevelt, kaj pliiĝanta deziro limigi la sovetan influon en Orienta Azio post la Jalta Konferenco.

Sovetunio havis intencon okupacii Hokkaidō.[5] Tiuokaze, eble ĝi estus iĝante komunisma ŝtato en la soveta zono de okupacio. Tamen, malkiel ĉe la sovetaj okupacioj de Orienta Germanio kaj de Norda Koreio, tiuj planoj estis frustraciitaj pro kontraŭo fare de Truman.[5]

Rezulto[redakti | redakti fonton]

  • Malarmigo
  • Liberaligo
  • Emfazo al stabileco kaj ekonomia kresko
  • Demokratiigo
  • Sindikata leĝaro
  • Labornormiga leĝaro
  • Eduksistema reformo
  • Liberigo de politikaj prizonuloj

Efiko[redakti | redakti fonton]

  • Militkrimuloj
  • Prostituado kaj seksperforto
  • Cenzuro
  • Industria malarmigo
  • Reveno de ses milionoj da japanoj

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Metropolitan Museum of Art. "Heilbrunn Timeline of Art History: Japan, 1900 a.d.–present". Alirita 2009-02-01.
  2. Theodore Cohen, kaj Herbert Passin, Remaking Japan: The American Occupation as New Deal (Free Press, 1987).
  3. Takemae, E. (2003). The Allied Occupation of Japan. Continuum International Publishing Group. ISBN 9780826415219.
  4. Teksto de "US Initial Post-Surrender Policy for Japan" en Department of State Bulletin, 23a de septembro, 1945, pp. 423–427.
  5. 5,0 5,1 Hasegawa 2005, 271ff.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Asahi Shimbun Staff, The Pacific rivals; a Japanese view of Japanese-American relations, New York: Weatherhill, 1972. ISBN 978-0-8348-0070-0
  • Bix, Herbert. Hirohito and the Making of Modern Japan. New York: Harper Perennial, 2001. ISBN 0-06-093130-2
  • Cripps, D. "Flags and Fanfares: The Hinomaru Flag and the Kimigayo Anthem". In Goodman, Roger & Ian Neary, Case Studies on Human Rights in Japan. London: Routledge, 1996. pp. 76–108. ISBN 1-873410-35-2.
  • Dower, John W. (1993), Japan in War and Peace, New York: The New Press, ISBN 1-56584-067-4 or ISBN 1-56584-279-0
  • Dower, John W. (1999), Embracing Defeat: Japan in the Wake of World War II, Norton, ISBN 0-393-04686-9
  • Feifer, George (2001). The Battle of Okinawa : the blood and the bomb. Guilford, CT: Lyons Press. ISBN 9781585742158.
  • Flores, Edmundo. Issues of Land Reform. The Journal of Political Economy, Vol. 78, No. 4, Part 2: Key Problems of Economic Policy in Latin America. (Jul – Aug., 1970), pp. 890–905.
  • Goodman, Roger & Kirsten Refsing. Ideology and Practice in Modern Japan London:Routledge, 1992. ISBN 0-415-06102-4