Olĥon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablono:Informkesto insulo/zorgado/Bildo mankas
Olĥon
insulo
Akvejo Bajkalo
Geografia situo 53° 9′ N, 107° 23′ O (mapo)53.156666666667107.383611111111274Koordinatoj: 53° 9′ N, 107° 23′ O (mapo) f1
Olĥon (Irkutska provinco)
Olĥon (Irkutska provinco)
DEC
Olĥon
Olĥon

Map

Longo 72 kmf2
Larĝo bis 13,7dep1f3
Areo 730 km² f4
Plej alta loko Ŝima
1 274 mf5
Loĝantaro ĉ. 1 500
2,1 loĝ./km²
Ĉefa loko Ĥuŝir
Mapo de Bajkalo
Mapo de Bajkalo
vdr

Olĥon (ruse Ольхон, burjate: Ойхон арал Ojĥon aral) estas la plej granda insulo en la lago Bajkalo, en Siberio. Ĝi estas 73,5 km longa kaj 15 km larĝa kaj havas areon 730 km2. Ĝi havis 1 668 loĝantojn en 2014 kaj situas 256 km for de Irkutsk. Ĝi estas apartigita de la ĉeftero per la markoloj Maloje more (“Malgranda maro”) kaj Olĥona pordego. Oriente de la insulo troviĝas la plej profunda loko de Bajkalo: 1 642 m. La nomo Olĥon estas transskribo de la rusa formo Ольхон, kiu mem devenas de la burjata vorto ойхон ojĥon, kiu signifas “arbareto” aŭ “malmulte arbarkovrita”, ĉar arbaroj okupas iom pli ol trionon de la areo de la insulo.

Naturo[redakti | redakti fonton]

La Ŝamano ŝtono en Olĥon

La naturaj pejzaĝoj en Olĥon estas diversaj: troviĝas tie stepo kun profundaj golfoj bone varmigataj somere, baltecaj sablaj strandoj kun dunoj, montetoj kaj larikaj arbaretoj laŭ bordoj, densaj arbaroj, restaĵo de abia arbaro, marmoraj rokoj kovritaj per ruĝa musko kaj marĉo plena je akvaj kreskaĵoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La regionon de Bajkalo karakterizas granda suma daŭro de sunbrilo; en la insulo Olĥon estas entute 48 nubaj tagoj jare. La kvanto da jaraj precipitaĵol averaĝe ne superas 140 mm. Ĉi-rilate eblas kompari Olĥon nur kun kelkaj tre sekaj regionoj de Centra Azio. La lokaj loĝantoj uzas por kultivado artefaritan akvumadon. Alia specifaĵo de Olĥon estas erozio de grundo observata preskaŭ ĉie. Malforta kaj facile disrompeblaj grundaj tavoloj kaj oftaj ventoj kaŭzas rapidon forigon de humo kaj translokado de sablo, kio malfaciligas terkultivadon kaj povas konduki al apero de dezertaj pejzaĝoj. Proksime al la vilaĝo Ĥuĵir eblas vidi iaman arbaran zonon hodiaŭ kovritan per sablo.

La akva maso de Bajkalo influas la klimaton de la ĉeborda teritorio. Tie vintro estas pli milda kaj somero malpli varma. La alveno de printempo en Olĥon okazas 10 ĝis 15 tagojn pli malfrue ol en la apudaj regionoj, kaj aŭtuno ofte longe daŭras.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Fiŝista kajo en Ĥuĵir en 2011

En la insulo estas entute 9 loĝataj lokoj, kiuj formas la municipan dividon de Ĥuĵir. Plej multaj el ili situas en la okcidenta, stepa parto de la insulo. La loĝantaro en 2014 estis 1 668 loĝantoj, el kiuj 1 350 loĝas en la plej grandan vilaĝon, Ĥuĵir. Plej multaj loĝantoj estas burjatoj kaj rusoj.

Turismo kaj transporto[redakti | redakti fonton]

Somere, multaj turistoj el Rusio kaj eksterlando vizitas la insulon. Eblas tendumi en golfetoj; la akvo tie estas plej varma en aŭgusto (ĝis 18 °C). En Olĥon apenaŭ estas danĝeraj bestoj kaj encefalitaj iksodoj. Granda parto de la insulo estas protektata kaj por restadi tie necesas permeso de la insula arbara administrejo.

Pramoj ĉe Olĥon

Oni povas iri al la insulo per pramo de la vilaĝo Saĥjurta. Nuntempe funkcias du pramoj: malgranda Doroĵnik (“Vojisto”) kaj pli granda Olĥonskie vorota (“Olĥona pordego”), kiu povas akcepti ĉ. 17 aŭtojn. Somere la transportado okazas tuttage, proksimume ĉiun horon. Tiam ĉe la transirejo amasiĝas aŭtoj: la meza atendotempo estas tri horoj, sed en eksterordinaraj situacioj (paneo de unu el la pramoj) ĝi povas plilongiĝi ĝis tuta tago. Vintre, anstataŭ pramoj estas glacia vojo.

En periodo de glaciiĝo aŭ degelo, la transiro plenumiĝas per la aeroglita boato Ĥivus. Somere eblas iri al la insulo ankaŭ per la dizelŝipo Kometa, kiu iras de Irkutsk al Severobajkalsk (halto en la insulo en la golfeto Zagli) kaj per la dizelŝipo Barguzin, kiu iras de Irkutsk al Ust-Barguzin (halto en la insulo ĉe strando sude de la terkapo Burĥan).

Mitaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ŝamano de Olĥon, Valentin Ĥagdajev, rakontas pri la historio kaj la tradicioj de sia regiono.

En burjataj mitoj kaj legendoj, Olĥon estas la loĝejo de la teruraj spiritoj de Bajkalo. Laŭ legendo, Ĥan-Ĥoto Babaj malsupreniris tien de ĉielo, sendite sur Teron de la superaj dioj. Lia filo Ĥan-Ĥubuu Nojon, kiu unua ricevis ŝamanajn kapablojn de Tengri, daŭre vivas tie en formo de blank-kapa reĝa aglo.

La insulo Olĥon estas konsiderata kiel sakrala centro de la norda ŝamana mondo, kaj ĝis nun ĉe la terkapo Burĥan (Ŝaman-roko), super la bordo de la lago proksime al la vilaĝo Ĥuĵir, flirtas en vento rubandoj en arboj: tio estas obo, loko de kulto al spiritoj. Laŭ malnovaj legendoj, en groto de la Ŝaman-roko vivis la estro de tiuj lokoj kaj de tuta Olĥon: Eĵin aŭ Burĥan.

Alia loko sankta por burjatoj estas la plej alta monto de la insulo, Iĵimej (1 274 m). Onidire ie ĉe la piedo de tiu monto estas katenita senmorta urso.

Ekologiaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Rubejo apud Ĥuĵir en 2009.

Unu en la plej grandaj ekologiaj problemoj en Olĥon estas forigo de rubo. Nuntempe oni solvas tiun problemon per rubejo apud Ĥuĵir en arbara zono. Socialaj organizoj kreis en la insulo reton de specialaj lokoj por kolekti la rubon.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Рябцев В. В. Как надо себя вести, отдыхая на Ольхоне. Иркутск: Изд-во Института географии им. В. Б. Сочавы СО РАН, 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Insuloj en Rusio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

ruse Olĥon kaj ĝiaj vidindaĵoj Arkivigite je 2018-08-25 per la retarkivo Wayback Machine

ruse Mistera Olĥon Arkivigite je 2015-08-01 per la retarkivo Wayback Machine – informa retejo

ruse Olĥon en la retejo Naturo de Bajkalo