Olšina (Ralsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olšina
Olšina
(Volšina)
germane: Wolschen
pereinta municipo
Ŝoseo tra la eksa Olšina
Oficiala nomo: Olšina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Historia regiono Bohemio
Montaro Ralska montetaro
Situo Olšina
 - koordinatoj 50° 37′ 44″ N 14° 52′ 45″ O / 50.62889 °N, 14.87917 °O / 50.62889; 14.87917 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Olšina (Ralsko)
Portalo pri Ĉeĥio

Olšina (antaŭe Volšina, germane: WolschenWolsina) estas pereinta municipo en Ĉeĥio, en distrikto Česká Lípa, en la orienta rando de eksa soldata ekzercspaco Ralsko, pro kies fondo ĝi pereis. Ĝi situis proksimume 7 km nordoriente de Kuřívody. La devena prenita katastra teritorio estis Olšina, la nuntempa estas dislimejo Jabloneček, Svébořice kaj Náhlov en la novepoka urbo Ralsko.

Rezervujo por la akvo en la eksa Olšina

Historio[redakti | redakti fonton]

El la municipo devenas trovaĵo de proksimume 1500 moneroj el la 15-a jarcento.

En la municipo estis establita ĝendarmejo (en 1909), telefona (en 1902) kaj poŝta stacioj – ĉiuj havis vastajn adinistrajn rondojn por multe da ĉirkaŭaj setlejoj. En trafiko estis vapora laktejo kun alta fumtubo el la jaro 1908 (kamparanoj eĉ el la ĉirkaŭaĵ vilaĝoj kreis Laktejan kooperativon), brikfarejo kaj vapora segejo, kiu sekurigis elektran kurenton ĝis elektrifigo de la municipo en la jaro 1922. Inter signifaj konstruaĵoj apartenis ankaŭ lernejo el la jaro 1890. En la loko estis tri gastejoj, du vendejoj kaj kelke da komercistoj kaj metiistoj. Kamparanado kaj bredado de brutaro estis ĉefa fonto de enspezoj por vivtenado de la loĝantoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olšina – Wolschen. www.zanikleralsko.cz. Alirita 2015-09-08.