Olavi Louhivuori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olavi Louhivuori
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1981 (1981-07-13) (42-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • drumisto • bandestro • percussionist
TTT
Retejo http://www.olavilouhivuori.com
vdr

Olavi LOUHIVUORI (naskiĝinta 13-a de julio 1981 en Jyväskylä) estas finna kalva ĵaza tamburisto kaj komponisto. Li kreskis en Jyväskylä en Kypärämäki en muzika familio. Lia patro estas profesoro de muzikscienco de Universitato de Jyväskylä. Louhivuori partoprenas en bando Oddarrang. Ĝia unua albumo aperis en 2006. Ĝi estis premiita per premio Jazz-Emma. Louhivuori ludas en aliaj bandoj kiel Ilmiliekki Quartet, Alexi Tuomarila trio, Joona Toivanen trio, Olavi trio kaj SUN kaj publikigis soldiskon.