Oldříš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oldříš
germane Ullersdorf
malaperinta vilaĝo
Ruino en Oldříš
Oficiala nomo: Oldříš
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Teplice
Administra municipo Moldava
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Oldříš
 - koordinatoj 50° 42′ 26″ N 13° 39′ 50″ O / 50.70722 °N, 13.66389 °O / 50.70722; 13.66389 (mapo)
Katastro 2,49 km² (249 ha) Oldřiš u Moldavy
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Oldříš
Portalo pri Ĉeĥio

Oldříš (germane Ullersdorf) estas nomo de la pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, en distrikto Teplice. Oldříš troviĝis en monteto Oldřišský vrch (878) sude de municipo Moldava. Lavilaĝo havis domojn dissemitaj en vala ebenaĵo apud vojo el Nové Město kondukanta al hodiaŭ pereintaj vilaĝoj Pastviny, Mackov, Vilejšov kaj Fláje. En malnovaj gvidlibroj la municipo estas karakterizigata kiel komenco de montara promeno el stacidomo en Moldava kun freŝa aero, bona akvo kaj belega vido ĝis limregiona regiono. Vintre Oldříš estis centro de vintra refreŝigado.

Oldříš situis en katastra teritorio Oldřiš u Moldavy kun areo 2,49 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1850 Oldříš fariĝis komune kun Pastviny domaro de municipo Moldava. Ĉiuj tri vilaĝoj havis en tiu ĉi jaro sume 1751 loĝantojn en 71 domoj. En la jaro 1885 estis en Oldříši 76 domoj kaj 386 germanaj loĝantoj. Fine de la 19-a jarcento Oldříš fariĝis memstara municipo.

Plimulto da loĝantoj estis de germana nacieco. Post ellandigo de germanoj la nombro de loĝantoj estis en Oldříš minimuma kaj kiel domaro ĝi estis alligita al Moldava. La vilaĝo iom post iom forloĝiĝis kaj la domoj estis en la 1950-aj jaroj egaligitaj kun la tero. Oldříš tial jam ne plu ekzistas, sur la loko de la eksa vilaĝo estas paŝtejoj por brutaro kaj ŝafoj el la moldava bieno.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj kaj domoj
1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950
Loĝantoj 423 386 344 329 310 286 294 .
Domoj 77 74 60 57 61 60 60 23