Old Sarum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ksilografaĵo de mezepoka Old Sarum
Restaĵoj de la antaŭa reĝa palaco, Old Sarum

Old Sarum estas la loko de la plej frua grava loĝejo en la ĉirkaŭaĵoj de la nuna urbo Salisbury, Wiltshire. Ĝi situas du mejlojn norde de Salisbury.

Frua historio

Old Sarum estis loĝata ekde la neolitiko. Dum la brita ferepoko konstruiĝis terfortikaĵo sur la monteto kiu dominis la krucon de du komercvojoj. Dum la romia epoko Old Sarum - tiam nomata Sorviodunum - estis armea bazo.

Anglosaksa epoko

En 552 Cynric, anglosaksa reĝo de Wessex, kaptis Old Sarum, kiu iĝis inter la plej gravaj urboj de anglosaksa Anglio. Nelonge post kiam Wessex iĝis kristana, fondiĝis abatejoj kaj preĝejoj. Dum la frua 9-a jarcento Egbert (Wessex) ofte loĝis tie kaj en 960 Edgaro (Anglio) kunvenigis konsilion tie por plani kiel kontraŭi la vikingojn.

Post la normanda konkero de Anglio

En 1069 la normandoj konstruis ŝtonan fortikaĵon. En 1086 Vilhelmo la Konkerinto kunvenigis la gravulojn de Anglio ĉe Old Sarum por ricevi ilian omaĝon. Postaj naciaj konsilioj okazis tie en 1096 kaj 1116.

Dum la malfrua 11-a kaj frua 12-a jarcentoj konstruiĝis katedralo: tamen nur kvin tagojn post la konsekro de la katedralo, tempesto detruis la turan tegmenton.

Henriko la 2-a (Anglio) portempe malliberigis sian edzinon Eleonora de Akvitanio en Old Sarum.

Relokiĝo

Old Sarum iĝis tro malgranda kaj pro la geografiaj cirkonstancoj ne eblis pligrandigi ĝin. Ne post 1217 la plejparto de la loganxtoj translokiĝis al la nuna Salisbury. En 1219 la episkopo formale petis permeson relokigi la katedralon kaj en 1220 komenciĝis la konstruado de nova katedralo en Salisbury. Post nelonge Old Sarum estis preskaŭ tute neloĝata. Tamen de la 14-a jarcento al 1832 ĝi rajtis elekti du parlamentanojn: en 1831 estis nur dek unu elektantoj.

English Heritage

La sito estis posedata de English Heritage (nome Angla Heredo) kaj facile vizitebla.