Olešná (distrikto Čadca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olešná (Čadca))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Olešná
Olešná
hungare: Berekfalu
municipo
Oficiala nomo: Olešná
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Čadca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Montaro Kisucaj Beskidoj
Rivero Kysuca
Situo Olešná
 - alteco 449 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 25″ N 18° 40′ 26″ O / 49.42361 °N, 18.67389 °O / 49.42361; 18.67389 (mapo)
Areo 19,773605 km² (1 977,36 ha)
Loĝantaro 1 997 (31.12.2010)
Denseco 100,99 loĝ./km²
Unua skribmencio 1619
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 023 52
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj CA
NUTS 509337
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Retpaĝo: www.obecolesna.sk
Portalo pri Slovakio

Olešná (hungare Berekfalu) estas vilaĝo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Olešná situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Turzovka-Čadca. La lasta urbo troviĝas je 11 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1619 en formo "Olessna". En 1784 loĝis tie 1097 vilaĝanoj en 212 domoj, en 1828 1492 vilaĝanoj en 189 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Oleszna, poste la vilaĝo ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Berekfalu 1927 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Čadca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Agrara kooperativo formiĝis en 1992. En 2001 vivis en Olešná 2077 homoj, (2047 slovakoj).