Saltu al enhavo

Ole Madsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ole Madsen
Persona informo
Naskiĝo ankoraŭ ne konata, sed sendube dum la 20-a jarcento
Ŝtataneco Reĝlando Danio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo zoologo
biokemiisto
genetikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ole Madsen estas devene dana[1] zoologo, biokemiisto kaj genetikisto, kiu ekde la 1990-aj jaroj vivas en Nederlando. En 1998 li kun grupo de kolegoj vortumis novan superordonkladon de vertebruloj, kiun la grupo nomis latine, do per scienca nomo, Afrotheria.[2] Tiam li laboris kaj esploris ĉe la biokemiafako de la universitato de Nijmegen kaj la instituto por sistematiko kaj populacia biologio de la universitato de Amsterdamo, kun la kolego Wilfried de Jong.[2] Intertempe li plulaboras, esploras kaj profesoras en la universitato de Wageningen.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]