Oleh Ĉornohuz
Oleh Ĉornohuz | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Олег Федорович Чорногуз | |||||
Naskonomo | Олег Федорович Чорногуз | ||||
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1936 en Ivaniv | ||||
Morto | 8-an de oktobro 2022 (86-jara) en Vinico | ||||
Etno | ukrainoj [#] | ||||
Lingvoj | ukraina [#] | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio • Ukrainio [#] | ||||
Alma mater | Taras Shevchenko National University of Kyiv, Institute of Journalism [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | prozisto • redaktoro • ĵurnalisto • verkisto [#] | ||||
Laborkampo | creative and professional writing • ĵurnalismo • humorous literature • satirical literature [#] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Oleh ĈORNOHUZ, (en ukraina Чорногуз Олег Федорович, 15-an de aprilo 1936 en vilaĝo Ivaniv, Vinica provinco - 8-an de oktobro 2022 en Vinico) - renoma ukraina verkisto, ĵurnalisto, dram-verkisto, redaktoro de revuoj "Perec'", "Vus", aŭtoro de multnombraj romanoj, noveloj, rakontoj, artikoloj.
Studento-kursanto (1956-1958) de Armea Altlernejo en Ĉernivco; diplomiĝis pri ĵurnalistiko (1964) en Kijiva Universitato. Laboris en redaktejoj de multaj gazetoj, direktoro (1983-1986) de la kijiva eldonejo "Radjanskij pis'mennik", ĉefredaktoro de tutukrainia humuraĵ-revuo "Perec'" (eldonkvanto - pli ol 3 milionoj da ekz.).
Membro de la Nacia Ĵurnalista Asocio de Ukrainio (de 1960), de la Nacia Verkista Asocio de Ukrainio (de 1963), ĝia sekretario (1988-2004), prezidiano. Kunfondinto de la Tutmonda Forumo de Ukrainoj (1992), delegito de 39-a sesio de Ĝenerala Asembleo de UN (1984).
Merita Arta Aganto de Ukrainio (1996), laŭreato de literaturaj premioj nome de Ostap Viŝnja, de Ivan Bahrjanij, de Olesj Honĉar, de Voskobijnik-familio; ŝtata ordeno de Jaroslavo la Saĝa (2006), ordeno-kruco de Ivan Mazepa (2010).
Romanoj[redakti | redakti fonton]
- "Aristokrato el Vapnjarko" (Аристократ із Вапнярки, 1979);
- "Pretendentoj por Kolonel-ĉapo" (Претенденти на папаху, 1983);
- "Babilono sur Hudsono" (Вавілон на Гудзоні, 1985);
- "Mi strebas al maro" (Я хочу до моря, 1989);
- "Donacoj de pigmeoj" (Дари пігмеїв, 2005);
- "Kapricoj de l' sorto" (Примхи долі, 2006);
- "Vivanto kun morto" (Той, що живе зі смертю, 2006);
- "La ora skarabo" (Золотий скарабей, 2007);
- "La marĉo de Remez" (Ремезове болото, 2007);
- "Resurektinto el mortintoj" (Воскреслий із мертвих, 2009);
- "Mono de ĉielo" (Гроші з неба, 2010);
- "Infanoj de kolonio" (publicaĵoj kaj rememoroj, Діти колонії, 2011);
- "Kaŝejo por arlekenoj" (satiraj komedioj, Притулок для блазнів, 2013);
- "Ombro de geniulo" (Тінь генія, 2020)
La verkoj estis tradukitaj en 22 lingvojn. Fragmenton de Babilono sur Hudsono (Paco, 1986, 2), de Mono de ĉielo kaj kelkajn artikolojn esperantigis Viktor Pajuk.