Oleh Olĵiĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleh Olĵiĉ
ukraina poeto kaj arkeologo
ukraina poeto kaj arkeologo
Persona informo
Naskonomo Олег Олександрович Кандиба
Aliaj nomoj D. Kardaš • K. Kostjantyn • O. Leleka • Oleh Ol'žyč
Naskiĝo 8-a de julio 1907
en Ĵitomiro, Ukrainio
Morto 10-a de junio 1944
en apud Oranienburg, Germanio
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Rusia ImperioUnua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo poeto • arkeologo • prahistoriisto • verkistotradukisto • universitata instruisto • politika aktivisto
vdr

Olĵiĉ-Kandiba Oleh ukraine Олег Ольжич-Кандиба (8-a de julio 190710-a de junio 1944) estis ukraina arkeologo, poeto, politika aganto, filo de Oleksandr Olesj.

Naskiĝis en Ĵitomir, en 1923 kun familio elmigris en Ĉeĥoslovakion. Studis arĥeologion en Universitato de Karolo (Prago). Doktoriĝis en 1930. Kiel arĥeologo partoprenis esplorojn en Galicio, Pollando, Germanio, Usono, lekciis en la universitato de Harvard.

De 1929 - membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), 1939-41 estris ĝian Revolucian Tribunalon. En 1941-42 laboris en Kievo, de 1942 - en Lvivo. Vicestro de OUN (branĉo de A. Melnik), estro (1944). Fine de majo 1944 - arestita de gestapo, sendita al koncentrejo Sachenhausen. Li mortis dum torturado la 10an de junio 1944.

En Kievo estas planata starigo de monumento al O. Olĵiĉ-Kandiba.

Liaj unuaj poemkolektoj aperis en 1930-aj jaroj. Por Ukraina antologio poemojn de Oleh Olĵiĉ esperantigis Kris Long.