Oleksandr Dovĵenko
Oleksandr Dovĵenko | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1894 en Sosnytsia |
Morto | 25-an de novembro 1956 (62-jara) en Moskvo |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Ukraina Popola Respubliko • Ukraina Ŝtato • Ukraina Soveta Socialisma Respubliko • Rusia Imperio • Sovetunio |
Alma mater | Kyiv National Economic University named after Vadym Hetman |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Yuliya Solntseva |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • produktoro • verkisto • filmmuntisto • diplomato • reĝisoro |
Dovĵenko Oleksandr (ukraine Олександр Довженко; 11-a de septembro 1894 [ 29-a de aŭgusto laŭ la Julia kalendaro ] - 25-a de novembro 1956) - ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto. Naskiĝis en Ĉernihiva provinco, finis pedagogian instituton, poste lernis en Ukraina Arta akademio (Kievo), plialtigis profesian nivelon en Berlino. Fondinto de ukraina kinematografio.
Laboris kiel pentristo, de 1926 - reĝisoro de Odesa kinostudio, de 1929 - Kijiva kinofabriko (nun - Dovĵenka Nacia kinostudio). Dum la Dua mondmilito laboris en dokumenta kaj propaganda ĝenro. Pro konflikto kun partiaj aŭtoritatuloj li estis ekzilita de Ukrainio en Moskvon, kie laboris en kinostudio "Mosfilm" (ekde 1946). Dum pli ol 20-jara kariero estris produktadon nur de 20 filmoj, el kiuj la plej konataj estas:
- Zvenihora (1928);
- Arsenalo (1928);
- Tero (1930);
- Ŝĉors (1939);
- Miĉurin (1948);
- Poemo pri maro (1959, ne finita)
Por Ukraina antologio estas esperantigata lia novelo "Ĥato".
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]