Oleksandr Koniskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Oleksandr Koniskij

Oleksandr Koniskij (Konyskyj) ukraine Олександр Кониський (1836-1900) - verkisto, punlicisto, socia aganto. Verkis lernolibrojn por t.n. "dimanĉaj" ukrainaj lernejoj, kiel Kijiva urbestrarano li helpis enkonduki la ukrainan lingvon por elementa kaj meznivela edukado. En 1863 li estis ekzilita norden. Unu el fondintoj (1873) de Ŝevĉenka Societo en Lvivo, kiu estis poste reorganizita kiel Ŝevĉenka Scienca Societo (1892). Verkis biografion de Taras Ŝevĉenko, multajn literaturaĵojn, himnon "Dio, Ununura, Majesta" («Боже великий єдиний, нам Україну храни»). La lastan esperantigis Denteto (Ukraina Stelo, 1991, 1).