Oleo por la malsanuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristala ujo por Krismo, la oleo por la malsanuloj kaj katekumenoj.

En la Katolika Eklezio oleo por la malsanuloj estas la oleo utiligata por servi la sakramenton de la Unkto (unktado de la malsamuloj).
En la ordinara formo de la roma rito, tiu rito konsistas en la unkto de la kapo kaj de la manoj de la malsanulo, kiun la sacerdoto akompanas per la vortoj «Pro tiu sankta unkto kaj sia mizerikordo vin helpu la Sinjoro per la graco de la Sankta Spirito» al kiu oni respondas «Amen».

En la eksterordinara formo de la roma rito oni unktas la okulojn, la orelojn, la naztruojn, la buŝon (kun fermitaj lipoj), la manojn kaj piedojn akompanante unuopan unktaĵon per preĝo. Kaze de sacerdoto estas unktataj la dorsoj de la manoj ĉar la palmoj estis jam unktitaj per la sankta Krismo dum la rito de la sacerdota ordinado. Ankaŭ rilate la piedojn foje oportunas preterlasi la ceremonion. Se la unktato pentas pri siaj pekoj, la unktato akiras pardonon pri siaj pekoj, aparte pri tiuj plenumitaj per la korpo.

Tiu oleo estas benata kune kun la oleo de la katekumenoj kaj la krismo en ĉiuj diocezoj unufojon dumjare, nome en la Sankta ĵaŭdo, de la episkopo dum la krisma meso. Post tiu meso ĝi estas distribuata al unuopa paroĥo.
En la paroĥoj tiu krismo estas konservata kune kun la aliaj du sanktaj oleoj.

Rito de la oleo en aliaj kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

[1] Arkivigite je 2015-05-05 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [2] Rituale romanum (Roma ritaro*, el. IX, 1952.
  • FELMY, K. C., La teologia ortodossa contemporanea, Brescia, Queriniana, 1999, p. 217.