Olesj Honĉar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olesj Honĉar
Persona informo
Олесь Гончар
Олександр Терентійович Гончар
Naskonomo Олександр Терентійович Гончар
Naskiĝo 3-an de aprilo 1918 (1918-04-03)
en Lomivka
Morto 14-an de julio 1995 (1995-07-14) (77-jaraĝa)
en Kievo
Loko de sepulto Baikove Cemetery vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco SovetunioUkrainio vd
Alma mater Oles Honchar Dnipro National University • Ĥarkiva Universitato vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Memorigilo Olesj Honĉar
Profesio
Alia nomo Олесь vd
Okupo ĵurnalistoverkisto • literaturkritikisto • politikisto • prozisto • publikigisto • poeto • kritikisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozoromanoliteratura kritiko • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva dum 1946– vd
Verkado
Verkoj The Cathedral vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Omaĝa monero kun Honĉar

Honĉar, Olesj ukraine Олесь Гончар (1918-1995) estis fama ukraina verkisto, literatura kritikisto, akademiano. Finis kolegion pri ĵurnalismo kaj antaŭ la II Mondmilito komencis studojn en Ĥarkiva Universitato. Batalis sur la militkampoj de Ukrainio, Slovakio, Aŭstrio. Post la milito diplomiĝis pri literaturo en Dnipro Universitato.

Komencis verki antaŭ la milito. Inter 1959-1971 li estris en Sovetia verkista asocio. Li estis unu el la fondintoj de la Ukraina Fondumo por Kulturo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1968 li aperigis romanon La Katedralo, kiu ricevis negativan taksadon en Sovetio. Li ankaŭ verkis multajn novelojn, romanojn, literatur-kritikajn esplorojn. Liaj verkoj estis tradukitaj en 67 lingvojn.

Libro "La katedralo"[redakti | redakti fonton]

En 1968, li publikigis La Katedralon (ukraine: Собор, Sobor), romano kiu temas pri malnova katedralo en ukraina vilaĝo. Kvankam historia monumento, la konstruaĵo estis forlasita kaj forgesita de la aŭtoritatoj. Ili eĉ pripensis ĝian malkonstruon, kiun kontraŭas la plej multaj el la roluloj en la romano. Per ĉi tiu fakto, Hontchar kritikas la detruon de historia heredaĵo, precipe religia, kiu kaŭzas la forviŝadon de ukraina nacia memoro. Li pritraktas aliajn temojn, se ne tabuajn, almenaŭ nebonvenajn en la sovetia literaturo:

- la bedaŭrinda ekologia situacio kaŭzita de industriaj ruboj;

- la karierismo kaj trudemo de oficialuloj;

- la anarkiisma gerilo de Nestor Maĥno, demonigita de la Komunista Partio de Sovetunio

- korupto en ŝtataj restoracioj  

Iuj temoj estas nur alude pritraktitaj. Ekzemple, Hontchar priskribas rusan soldaton kiu loĝas en Ukrainio kaj kiu volas lerni la ukrainan lingvon sen ke li sukcesas regi ĝin. Tiel, li faras malrektan aludon al la lingva sensekureco de ukrainaj parolantoj, kiuj vidis sian lingvon retiriĝi. La romano ne estis malpermesita, sed ĝia publikigo kaj distribuo estis limigitaj. Koncerne la aŭtoron, li estis la objekto de kampanjo de kalumnio reĝisorita de la ŝtato.

Aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ĉapitron de lia romano La Standardportistoj por Ukraina Antologio esperantigis Volodimir Pacjurko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ukraina Soveta Socialisma Respubliko

Lesya Ukrainka

Referenccoj[redakti | redakti fonton]