Oleszna Podgórska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleszna Podgórska
vilaĝo en Pollando
Oleszna Podgórska (Pollando)
Oleszna Podgórska (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Olesznej Podgórskiej
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 51° 2′ N, 15° 30′ O (mapo)51.03027777777815.492222222222Koordinatoj: 51° 2′ N, 15° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 320-360 m
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Oleszna Podgórska [elparolu: oleŝna podgurska] estas vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en la izera montetaro.

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1293. En 1706 al Oleszna Podgórska venis sveda reĝo Karolo la 12-a, kaj en 1759 dume sepjara milito sur deklivo de proksima monto Kamiennik tendumis prusa militistaro de Frederiko la 2-a. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Krummöls.
En Oleszna Podgórska troviĝas preĝejo patronata de “Metamorfozo de Sinjoro”, kiu estis konstruita en jaroj 1835-38 surloke de pli malnova, malkonstruita templo. Eno de la preĝejo estas farita laŭ klasikisma kaj baroka stilo. Ĉe limo de urbo Lubomierz troviĝas gotika turo de eksa katolika preĝejo el la 15-a jarcento. La preĝejo estis malkonstruita dum konstruado de fervoja trako.



Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)