Olga Tass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olga Tass
Olga Tass
Olga Tass
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1929 (1929-03-28)
en Pécs
Morto 10-an de julio 2020 (2020-07-10) (91-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo malsano
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Dezső Lemhényi (akvopilkisto)
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • sporta trejnistoinstruisto
vdr

Olga Tass [taŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tass Olga estis hungara gimnastikisto, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, altlerneja instruisto. Ŝia edzo estis Dezső Lemhényi (akvopilkisto), ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Lemhényi Dezsőné.

Olga Tass[1] naskiĝis la 28-an de marto 1929 en Pécs, ŝi mortis la 10-an de julio 2020 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olga Tass akiris pedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1951, trejnistan diplomon en 1978. Ŝi ricevis premiojn inter 1948-2011.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Olga Tass inter 1941-1947 estis atleto en sia naskiĝurbo, poste gimnastikisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1960. Ŝi apartenis al la hungara nacia teamo inter 1948-1960. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948, Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo teame en 1956 kune kun Andrea Bodó, Ágnes Keleti, Margit Korondi, Erzsébet Köteles kaj Alíz Kertész, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua en 1954 same teame. Ŝia plej konata edzo estis Sára Berczik. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1960, poste ŝi estis trejnisto ĝis 1974 ankaŭ eksterlande, sed ŝi instruis ankaŭ en la menciita altlernejo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]