Olga Urashova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Olga URASHOVA (18-a de novembro 1980) estas rusia fotomodelino, kiu loĝas kaj laboras en Nederlando.

Olga naskiĝis en Siberio, Rusio kaj transloĝiĝis kun siaj gepatroj al Belarusio kie ŝi vizitis la mezlernejon. Ŝi finstudis en internaciaj rilatoj je la Universitato de Minsko. Ŝi loĝas kaj laboras ekde 2000 en Amsterdamo kiel modelino kaj fariĝis en 2005 "Playmate de la Jaro" de la nederlanda magazino Playboy. Urashova gajnis en la superviva televidoprogramo "Ekspedicio Robinsono" en 2006. En la aŭtuno de 2006 Urashova sekvis kurson pri prezentado kaj produktado ĉe la TV College (Televida Kolegio) kaj en novembro 2006 ŝi denove estis sur la frontpaĝo de nederlanda magazino, ĉi-foje "Maxim Magazine".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]