Olimpanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Olimpaj dioj de Monsiau, fine de la 18-a jarcento.

En helena mitologio, la olimpanoj estas grupo aŭ rondo de 12 dioj, kiuj regis la mondon post la renverso de la titanoj. La nomo "olimpano" venas de ilia mitologia loĝejo, la nuba Monto Olimpo. En tiu di-aro estas Zeŭso, Pozidono, Hera, Demetra, Apolono, Artemisa, Atena, Areso, Afrodita, Hermeso, Hefesto kaj Hestia, kies la ĉefo el ili estis Zeŭso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.