Olimpika stadiono de Torino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olimpia stadiono de Torino)
la stadiona interno tuj antaŭ la oficiala malfermo la 5-an de majo 2012
Olimpika stadiono de Torino
Olimpika stadiono • 15-rugbeejo
Bazaj datoj
Arkitekto Raffaello Fagnoni vd
Estiĝo 1932
Malfermo 1933
Lando Italio vd
Situo Torino
Adreso Via Filadelfia 96/B, I-10134 Torino
Poŝtkodo 10134
Situo
Geografia situo 45° 2′ 30″ N, 7° 39′ 0″ O (mapo)45.0416677.65Koordinatoj: 45° 2′ 30″ N, 7° 39′ 0″ O (mapo)
Olimpika stadiono de Torino (Torino)
Olimpika stadiono de Torino (Torino)
DEC
Olimpika stadiono de Torino
Olimpika stadiono de Torino
Situo de Olimpika stadiono de Torino
Map
Olimpika stadiono de Torino
Posedata de TorinoTorinoTorino FC vd
Retejo http://www.comune.torino.it/php/impiantiSportivi/user.php?context=impianti&submitAction=dettaglio&refScheda=238
vdr

La Olimpika stadiono de Torino, oficiale ekde 2016 Stadio Olimpico Grande Torino, estas futbala stadiono en la norditalia urbo Torino en la regiono Piemonto. Ĝi situas en la suda parto de la urbo nomata Santa Rita, inter la grandaj stratoj Corso Sebastopoli kaj Via Filadelfia, tuj apud la plurfunkcia halo Pala alpitour malfermita en 2005 kaj la ekzpoziciejo Torino Esposizioni.

La stadiono estis konstruita en 1933 kaj estis komence nomita Stadio Municipale Benito Mussolini. La unuaj okazaĵoj okazigitaj tie estis grandaj sportaj eventoj kiuj aparte celis celebri la faŝisman reĝimon de la tiutempa Italio.

Dum la Futbala Mondpokalo 1934 ĝi aranĝis du ludojn. Ekde la futbala sezono 1934/35 la areno iĝis la hejmo de la unua vira teamo de la fubalklubo Juventus Torino, kiu festis 16 titolojn de nacia ĉampioneco tie. La loka rivalo FC Torino nur fine de la 1950-aj jaroj moviĝis de la kaduka stadio Filadelfia al la moderna municipa stadiono.

Post la fino de Dua mondmilito la stadiono unue estis renomita Stadio Comunale. La 11-an de majo 1947, itala futbala historio estis skribita en la stadiono. Kiam la itala nacia teamo de futbalo renkontis la tiam tre renoman hungaran teamon (3:2), dek ludantoj de la klubo FC Torino estis en la startgrupigo, nur la dekunua viro, la golisto Lucidio Sentimenti, estis de la konkura samurba fubalklubo Juventus Torino. Neniam plu estis pli da ludantoj de ununura klubo en la ludokomenca teamo de la itala nacia teamo de futbalo, nomata "lazure blua ekipo (squadra azzurra). La tiama teamo de la klubo FC Torino, kiu en la 1940-aj jaroj dominis la futbaladon en Italio, estis honorige kromnomita Grande Torino, kaj estis tragedio, kiam en 1949 preskaŭ ĉiuj teamanoj pereis en aviadila kraŝo - memore al tiu tragedio do ankoraŭ en 2016, pli ol 60 jarojn post la kraŝo, la stadio ricevis la nomon Grande Torino.

En 1959 kaj 1970 la stadiono gastigis la Somerajn Universiadojn. Krome, multaj koncertoj estis okazigitaj en la stadiono, precipe en la 1980-aj jaroj, ekzemple de AC/DC, Bob Marley, Bruce Springsteen, Madonna, Michael Jackson, Pink Floyd kaj Zucchero. De 1986 ĝis 2005 ĝi estis nomita Stadio Comunale Vittorio Pozzo.

Post la malfermo de la Stadio delle Alpi, la du futbalkluboj translokiĝis al la nova stadiono.

la stadio, dekorita por la Vintra Olimpiko 2006

Okaze de la Vintra Olimpiko 2006 en Torino, la stadiono estis tute renovigita je kosto de proksimume 30 milionoj da Eŭroj. Ĝi ricevis ŝirmilojn, novajn tribunojn kaj trian nivelon. Ankaŭ unuopaj sidlokoj estis instalitaj, kio reduktis la kapaciton al ĉirkaŭ 27 000 sidlokoj. La stadiono estis nomita "Olimpia stadiono" kaj aranĝis la malfermajn kaj fermajn ceremoniojn.

Por la futbala sezono 2006/07, ambaŭ Torinaj futbalaj kluboj moviĝis de la nepopulara Stadio delle Alpi reen al la olimpia stadiono. Ekde la sezono 2011/12, la unua teamo de la klubo Juventus ludas en la intertempe malfermita stadiono Juventus kaj la olimpia stadiono estas la sola hejmo de la futbala teamo de Torino FC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]