Olimpika teamo de rifuĝintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportistoj de la Olimpika teamo de rifuĝintoj sub flago de la IOK konkuris ĉe la somera olimpiko 2020 fine de julio kaj komence de aŭgusto 2021 en Tokio, Japanio, kiel sendependaj olimpiaj partoprenantoj.

La IOK-kodo estas la franca akronimo "EOR", kiu signifas Équipe olympique des réfugiés. La evento estis la dua apero de rifuĝinta teamo en la someraj olimpikoj, kun la teamo kreita antaŭ la ludoj de 2016 kiel "simbolo de espero por ĉiuj rifuĝintoj en la mondo" por "pli konsciigi la mondon pri la amplekso de ĉi tiu krizo". Por la Ludoj de 2020 la nombro de atletoj kreskis per 19 de 2016 al 29 por ĉi tiuj ludoj. La teamo konsistas el atletoj devenantaj de 11 nacioj, kiuj nuntempe loĝas kaj trejnas tra 13 gastigantaj nacioj, subtenataj de la programo Olimpikaj Stipendioj por Rifuĝintaj Atletoj de la IOK. Ĉe la defilado de nacioj, la IOK-Teamo, laŭ la japana skriba tradicia ordo kaj angla prononco Ai Ō Shī de IOK en la japana, estis la dua defilanta post Grekio, kiu tradicie defilas unue.

La duan fojon, la Olimpika teamo de rifuĝintoj ne sukcesis atingi medalon, samkiel 115 plejparte malgrandaj el la sume 208 naciaj teamoj, kio do ne konsidereblas malvenko. Daŭre validas la vortoj de 2016, ke la simbola starigo de tiu teamo estas "simbolo de espero" por "pli konsciigi la mondon pri la amplekso" de la tutmonda rifuĝinta krizo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]