Olivdorsa najtingalturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivdorsa najtingalturdo
Olivdorsa najtingalturdo
Olivdorsa najtingalturdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. ustulatus'
Catharus ustulatus
(Nuttall, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Olivdorsa najtingalturdoOlivdorsa turdeto (Catharus ustulatus, Hylocichla swainsoniiHylocichla ustulata), estas specio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estis foje konsiderata membro de la genro Catharus kaj foje de la genro Hylocichla. Tiu malfacile klasebla specio estas 16–18 cm longa, kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Ĝi estis nomita ankaŭ Turdo de Swainson laŭ la nomo de William Swainson, angla ornitologo.

La reprodukta habitato de la Olivdorsa najtingalturdo estas arbaroj de konifero kun densa subkreskaro en Kanado, Alasko kaj norda Usono, ankaŭ falifoliaj arbaroj de la marbordo de Pacifiko de Nordameriko.

Tiuj birdoj migras al suda Meksiko kaj tiom suden kiom ĝis Argentino. La marborda subspecio migras suben laŭ la marbordo de Pacifiko de Nordameriko kaj vintras el Meksiko al Kostariko, dum la kontinentaj birdoj migras orienten en Nordameriko (grava devojiĝo) kaj flugas suden tra Florido por vintri el Panamo al Bolivio. La Olivdorsa najtingalturdo estas tre rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Tiu specio povas esti forigita de la Ermita turdeto kie koincidas iliaj teritorioj. Eble tiu lasta specio adaptiĝas pli prete al homa alproksimiĝo ĉe sia habitato. Almenaŭ en vintrejoj, la Olivdorsa najtingalturdo tendencas apartiĝi el areoj de homaj konstruoj kaj aliaj aktivadoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas brunaj en supraj partoj. La subaj partoj estas blankaj kun brunaj flankoj; la brusto estas pli helbruna kun malhelaj punktoj. Ili havas rozkolorajn krurojn kaj helbrunan okulringon. Orientaj birdoj estas pli olivbrunaj en supraj partoj; dum okcidentaj birdoj estas pli ruĝecbrunaj. La kanto de tiu birdo estas rapida serio de flutecaj tonoj spirale supren.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ii manĝas sur arbara grundo, ankaŭ en arboj. La Olivdorsa najtingalturdo manĝas ĉefe insektojn, fruktojn kaj berojn[1]. Ili faras tasforman neston sur horizontala arbobranĉo.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Estas agnoskataj kvar subspecioj, Cathartus ustulatus alame, C. u. swainsoni, C. u. ustulatus kaj C. u. oedicus. La subspecioj Cathartus ustulatus alame kaj C. u. swainsoni somerumas oriente de la britkolumbiaj montaroj Coast Mountains, Kaskada Montaro kaj Sierra Nevada, dum la C. u. ustulatus kaj C. u. oedicus somerumas okcidente de tiuj teritorioj. Estas malgranda areo de koincido en la Coast Mountains. Ĵusaj esploroj de molekula sistematiko[2] konfirmas, ke tiuj du paroj de subspecioj formas du genetike distingajn kladojn, aludeblaj kiel kontinenta kaj marborda kladoj, kiuj diverĝis dum Malfrua Pleistoceno, probable antaŭ ĉirkaŭ 10,000 jaroj kiam la lasta glaciepoko finis kaj la habitatoj ŝanĝis en Nordameriko.

La genetikaj diferencoj inter la subspecioj, kaj la devojiĝa migranta vojo de la kontinentaj birdoj, ege sugestas, ke tiu specioj faris rapidan etendon laŭ la fino de la lasta glaciepoko, kun populacioj origine somerantaj en sudorienta Nordameriko etendante siajn teritoriojn norden kaj okcidenten dum la glaciepoko retiriĝis. Detaloj de la analizoj de molekula genetiko subtenas la hipotezon de rapida etendo de ambaŭ kaj marborda kaj kontinenta populacioj. La nunaj migrovojoj de la kontinentaj birdoj, ĉefe de la okcidentaj populacioj, ne estas plejbonaj laŭ ekologiaj signifoj kaj eble reprezentas hereditajn, historiajn vojojn kiuj ankoraŭ ne adaptiĝis al la moderna lokigo de la nunaj populacioj.

Ĉiukaze analizoj de DNA[3] montras ke la Olivdorsa najtingalturdo estas la plej antikva nordamerika specio de tiu genro; ĝi ne estas proksime rilata al la aliaj specioj de la genro Catharus (kio eksplikas la malfacilan taksonomion) kaj la eksteraj similecoj kun la aliaj nordamerikaj specioj ŝuldiĝas al konverĝa evoluo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la ampleksa gamo de frukto manĝata de tiu birdo menciindas tiujn de Cymbopetalum mayanum (Annonaceae) kaj ĉefe de Trophis racemosa (Moraceae) tre ŝatataj kiam disponeblas en la vintrejoj. Tamen ili ĝenerale ne estas manĝataj de manĝantoj en ĝenataj habitatoj: Foster (2007)
  2. Ruegg & Smith (2002)
  3. Winker & Pruett (2006)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]