Oliver Crawford

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oliver Crawford
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1917 (1917-08-12)
en Ĉikago
Morto 24-an de septembro 2008 (2008-09-24) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo pneŭmonito
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo • romanisto
vdr

Oliver Crawford (1917 - 2008) estis usona scenaristo kaj verkisto, kiu estis en la nigra listo de Hollywood dum la Makartiismo de la 1950-aj jaroj [1] , kaj poste iĝis unu el la plej prosperaj televidscenaristoj en famaj televidserioj kiel Star Trek, Bonanza, Quincy, M.E., Perry Mason kaj Kraft Television Theatre.

Crawford lernis ĉe Arta Instituto de Ĉikago kaj Goodman Theatre. Crawford komencis labori en la televida industrio kiel verkisto en la fruaj 1950-aj jaroj. Tuj poste Crawford estis kunvokita en 1953 por aperi ĉe la House Un-American Activities Committee [Komitato pri malusonecaj agadoj], kiu priesploris suspektitajn komunismajn simpatiantojn en Hollywood. Crawford rifuzis nomi suspektitajn komunistajn simpatiantojn. Lia rifuzo kondukis lin al nigra listo. Li ankaŭ estis maldungita en 1953. Li translokiĝis al Novjorko kun sia familio, kie li devis plenumi plurajn laborpostenojn por vivteniĝi. Li povis repreni sian karieron nur en 1957 je Playhouse 90.

Lia kariero pliboniĝis dum la 1960-aj jaroj, kiam li scenarigis por multaj spektakloj inkluzive Gilligan's Island, The Fugitive, The Outer Limits, The Rifleman, The Big Valley, Star Trek, Ben Casey, Lawman kaj I Spy. Dum la 1970-a jardeko, li laboris je Love, American Style, The Bionic Woman, Kojak, Mannix, Ironside, kaj aliaj.

Crawford verkis 1978 romanon, The Execution ["La Ekzekuto"], kiu esploris postvivantojn de nazia koncentrejo, kiuj rekonis iaman nazan kuraciston, kiu spertis sur ili kaj serĉis venĝon.[2]

Crawford funkciis en la estraro de la Writers Guild of America dum 26 jaroj post la restarigo de sia membreco. Lia pozicio en la verkista asocio permesis al li akiri repagon por viktimoj de la nigra listo de Hollywood. Crawford ankaŭ funkciis por forigi kun sukceso supozatan kontraŭkomunisman regularon por la membraro de la asocio, kiu estis rezulto de la nigra listo de la markartiisma epoko.

Crawford ankaŭ prelegis kiel asociita profesoro pri filmado ĉe Loyola Marymount University.

Referencoj[redakti | redakti fonton]