Olivia Shakespear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Olivia Shakespear
Foto de Olivia Shakespear eldonita en la Literary Yearbook de 1897.
Foto de Olivia Shakespear eldonita en la Literary Yearbook de 1897.
Persona informo
Naskonomo Olivia Tucker
Naskiĝo 17-a de marto 1863
en Edinburgo (Skotlando)
Morto 3-a de oktobro 1938
en Londono (Britio)
Religio diismo [#]
Nacieco Brita
Lingvoj angla lingvo [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando [#]
Familio
Edz(in)o Henry Hope Shakespear
Idoj Dorothy Shakespear
Profesio
Profesio dramaturgo • romanisto • verkisto [#]
Influoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Olivia SHAKESPEAR, denaske Olivia TUCKER (n. la 17-an de marto 1863 - m. la 3-an de oktobro 1938) estis brita romanistino, dramistino kaj artpatronino. Ŝi verkis ses romanojn, kies ĉefa temo rilatas al edzinecaj problemoj. Ŝiaj verkoj ne multe vendiĝis : ofte nur kelkaj centoj da ekzempleroj estis aĉetitaj. Ŝia lasta romano, Uncle Hillary, restas rigardata kiel sia plej bona verko. Ŝi cetere aŭtoris du teatraĵojn kunlabore kun Florence Farr.

Olivia estis la filino de emeritiĝinta adjudanto-generalo, kaj ricevis mallongan formalan edukadon. Ŝi tamen montriĝis klera kaj fervore interesis pri literaturo. En 1885, ŝi edziniĝis kun la londona advokato Henry Hope Shakespear, kaj ŝi naskis en 1886 ilian nuran infanon, Dorothy Shakespear. En 1894, danke al sia intereso pri literaturo ŝi amikiĝis kun William Butler Yeats, kiu sekve fariĝis ŝia amanto ekde 1896. Post la komenco de tiu amrilato deklaris Yeats, ke estis venontaj "multaj tagoj de feliĉo"[1], sed la rilato ĉesis en 1897. Ili tamen konservis vivlongan amikecon kaj ofte interŝanĝis leterojn. Yeats poste edziĝis kun Georgie Hyde-Lees, kiu estis la bonevino de Olivia kaj la plej kara amiko de Dorothy.

En 1909 Olivia fondis kaj gastigis ĉiusemajnan literaturan salonon, kiun ĉeestis Ezra Pound kaj aliaj modernismaj verkistoj kaj artistoj dum la sekvaj jaroj. Ŝi tiel akiris iom da influo en la londona literatura societo. Dorothy Shakespear edziniĝis kun Pound en 1914, malgraŭ la malentuziasma konsento de siaj parencoj. Post tiu edziĝo, Pound uzis ŝparmonon donitan de Olivia por subteni T.S. Eliot kaj James Joyce. Kiam Dorothy naskis filon, Omar Pound, en Francio en 1926, Olivia akceptis gardi la knabon. Li vivis kun Olivia ĝis ŝia morto la 3-an de oktobro 1938.

Junaĝo kaj edziniĝo[redakti | redakti fonton]

La patro de Olivia, Henry Tod Tucker (n. en 1808) devenis de Edinburgo kaj dum sia 16-a jaro aniĝis al la Brita Hindia Armeo kiel aspiranto. Li akiris la rangon de adjudanto-generalo en Bengalo, kaj emeritiĝis en 1856 je la aĝo de 48 jaroj pro malsano. Malpli ol unu jaron post sia reveno al Anglio, li edziĝis kun Harriet Johnson (n. en 1821), kiu devenis de Bath. La geedzoj transloĝiĝis al Wight-insulo, kie naskiĝis iliaj du filinoj, respektive Florence en 1858 kaj Olivia la 17-an de marto 1863. Ili denove transloĝiĝis al Sussex, kie la tria infano, Henry, naskiĝis en 1866. En 1877, la tuta familio enloĝiĝis en Londonon, kie la du filinoj konatiĝis kun sufiĉe frivola mondo. Olivia ofte vizitis siajn multajn patrinajn parencojn en la proksima kamparo. Ŝi precipe amikiĝis kun sia kuzo Lionel Johnson — la nura el siaj multaj onkloj kaj kuzoj, kiu ne soldatiĝis — kiu fariĝis poeto kaj amiko de William Butler Yeats[2]. Estas verŝajne, ke Olivia ricevis malgravan formalan edukadon. Ŝi eble estis edukita de kuratoroj, kaj aperas laŭ variaj dokumentoj kiel sufiĉe klera juna virino[3].

En 1885, Olivia edziniĝis kun Henry Hope Shakespear, kiu estis priskribita de Terence Brown en The Life of W.B. Yeats: A Critical Biography kiel "valora" sed "senbrila" homo[4]. S-ro Shakespear naskiĝis en Hindio en 1849 kaj estis la ido de 17-a jarcenta familio de ŝnurfabrikantoj el la londona kvartalo East End. Lia familio, samkiel tiu de Olivia, ankaŭ havis militistan tradicion, sed estis malpli riĉa kaj prestiĝa ol la familioj Tucker kaj Johnson. Laŭ John Harwood, biografisto de Olivia kaj aŭtoro de Olivia Shakespear and W. B. Yeats: After Long Silence, Henry Shakespear plej verŝajne konsideris sian edziĝon kun Olivia kiel bonan oportunon por akiri pli altan socian rangon kaj pliigi sian jaran enspezon. Li estis eksa lernejano de Harrow (Londono), studis juron kaj aniĝis al jurkabineto en 1875. Henry kaj Olivia edziĝis la 8-an de decembro 1885 kaj plenumis sian miellunon en Bulonjo-ĉe-Maro kaj Parizo. La patro de Olivia konsentis al ili sufiĉe komfortan enspezon sub la formo de TRUST. Naŭ monatojn post la edziĝo naskiĝis ilia nura infano, Dorothy, la 14-an de septembro 1886. La geedzoj ŝajne kaj definitive ĉesis seksrilatojn post la mielluno : Olivia rapide konsciiĝis, ke ŝia edziĝo estis sena je pasio[5]. Laŭ Alexander Jeffares, biografisto de Yeats, "ŝi estis malegocentra, malegoisma, profunde imagema kaj kompatema kaj, ĝis ŝi renkontis Yeats, ŝi ŝajne akceptis sian malfeliĉan, senaman edziĝon"[6].

Shakespear disigis sian jurkabineton fine de la 1880-aj jaroj, verŝajne pro tio ke lia ĉefa partnero deturnis klientan monon. Li anstataŭe fondis sian propran oficon. Laŭ Harwood, la tre modera konduto de Shakespear en tiu situacio evidentigis lian timidecon kaj timon pri konfliktoj. Dum tiu periodo, Olivia progrese fremdiĝis el militistaj edzinoj kaj konatiĝis kun kreskanta nombro da virinoj el la literatura mondo : Valentine Fox (malfeliĉe edziniĝinta kun bierfabrikanto el Kent) kaj Pearl Craighie, divorcita usona verkistino, kiu publikigis siajn verkojn sub la virseksa pseŭdonimo John Olivier Hobbes[7].

W. B. Yeats[redakti | redakti fonton]

Amikeco[redakti | redakti fonton]

Portreto de William Butler Yeats en 1896 fare de lia patro John Butler Yeats.

Akompanate de Pearl Craighie, Olivia ĉeestis la 16-an de aprilo 1894 literaturan vespermanĝon por celebri la publikigon de The Yellow Book. Olivia kaj William Butler Yeats sidis ĉe la du ekstremoj de la tablo[6]. Yeats estis ĵus reveninta el vizito al Maud Gonne en Parizo, kaj li estis en Londono por la produktado de sia teatraĵo The Land of Heart's Desire[8]. Oni ne prezentis la du invititojn unu al la alia tiuvespere, sed Yeats, verŝajne pere de Lionel Johnson (kiu kaŭzis skandaleton dum la vespermanĝo pro sia ebrieco) petis informojn pri Olivia[9][10]. Olivia Shakespear faris gravan impreson al Yeats, kiu poste skribis la jenon pri tiu renkonto en siaj memuaroj : "Mi rimarkis, vi al vide ... virinon rimarkinde belan .... Ŝi estis bongustege vestita .... kaj faris al mi impreson de senkompara malvulgareco"[11]. Kelkajn tagojn post la vespermanĝo ĉeestis Olivia reprezentadon de The Land of Heart's Desire, kiu tre plaĉis al ŝi kaj emociigis ŝin. Ŝi do deziris renkonti la "grandan kaj nigroharan" poeton kaj petis al Johnson, ke li invitu Yeats en ŝia nomo por trinki teon la 10-an de majo 1894, aldonante sur la manskribita invitado : "Mi tre ĝojus vidi vin"[12]. En siaj memuaroj, Yeats aludis al ŝi sub la pseŭdonimo "Diana Vernon", skribante : "En tiu libro, mi ne povas nomi ŝin per ŝia reala nomo — Diana Vernon agrable sonoras al miaj oreloj, kaj taŭgos same bone kiel alia ajn nomo"[13].

Ili rapide establis fortan amikecon, kaj Olivia volonte kaj kompateme aŭskultis la detalojn de lia obseda amo al Maud. Kiam Yeats poste priskribis ilian amikecon, li skribis : "Al ŝi mi rakontis mian amĉagrenon, ja fakte obsedon, kiu neniam lasis min, ĉu tage aŭ nokte"[10]. En The Last Courtly Lover, Gloria Kline sugestis, ke Olivia kaj Yeats komencis amikan rilaton surbaze de literaturaj diskutoj kaj de la volo de Yeats, ke Olivia kritiku kaj recenzu liajn verkojn[14]. En Faces and False Faces, John Unterecker opiniis ke amikeco restis la plej grava elemento de tiu rilato : "ŝi trovis en Yeats, samkiel Yeats trovis en ŝi, personon por diskuti pri literaturo kaj ideoj ... ŝi estis unu el la malmultaj personoj, kun kiu li povis komplete malstreĉiĝi". Ekzamenante la diferencojn inter Maud kaj Olivia, li skribis : "Maud Gonne reprezentis por Yeats poezian temon kaj la "interesan" vivon, je kiu li strebis, dum Olivia Shakespear reprezentis ripozon"[15]. Laŭ Kline, Yeats komparis Olivia al la diino Diana kaj Maud al Helena. Li estis kutime ĉarmita de virinoj kun malhelaj vizaĝkoloroj : li ekzemple priskribis la haŭton de Olivia kiel "iom pli malhela ol tiu de grekino, kaj ŝia hararo estis tre malhela"[16]. Laŭ la literaturprofesoro Humphrey Carpenter, Olivia aperis al Yeats kiel virino kun "profunda kultureco, sciado de la franca, de la angla kaj de la itala", kiu "ĉiam ŝajnis amuziĝanta. Ŝi havis ĝentilan kaj kontempleman naturon, kaj ŝi estis laŭaspekte kontenta havi en sia vivo nenion pli ol libera tempo kaj la konversacio de siaj amikoj"[17]. Ŝi tamen, dum tiu periodo, estis ellaboranta sian trian romanon, Beauty's Hour. Yeats verŝajne legis la manuskripton, sugestis reviziojn kaj eble kontribuis al kelkaj modifoj[18]. Laŭ Foster, biografisto de Yeats, tiu amika rilato estis cetere fortigita de komuna intereso pri okultaj aferoj[19]. En la vidpunkto de Yeats, tiam 30-jara, la plej grava aspekto de tiu amikeco tamen certe estis la ebleco de venonta seksrilato kun virino, kion li ankoraŭ ne spertis[3].

En aŭgusto, Yeats revenis al Irlando sed daŭre interŝanĝis leterojn kun Olivia. Li interalie skribis pri Maud, kiu estis freŝdate naskinta filinon, Iseult. En ŝiaj (malaperintaj) leteroj, Olivia verŝajne malkaŝis sian amon honeste : en aprilo 1895 li skribis al ŝi la jenon : "Mi ne pli plendas pri via skribado pri amo, ol mi plendus pri portretisto daŭre pentrante portretojn"[20].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita en Carpenter (1988), 104
  2. Harwood (1989), 1–7, 10
  3. 3,0 3,1 Hassett (2010), 11
  4. Brown (1999), 91
  5. Harwood (1989), 13–16
  6. 6,0 6,1 Jeffares (2001), 60–61
  7. Harwood (1989), 21–30
  8. Foster (1997), 140
  9. Harwood (1989), 31
  10. 10,0 10,1 Hassett (2010), 12
  11. Citita en Hassett (2010), 11
  12. Harwood (1989), 37–38
  13. Yeats (1973), 74
  14. Kline (1983), 18
  15. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj U28; $2
  16. Kline (1983), 95
  17. Carpenter (1988), 104
  18. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj F153; $2
  19. Kline (1983), 18; Foster (1997), 193
  20. Harwood (1989), 45–48