Olivia de Havilland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivia de Havilland
Oskar-premiito
Persona informo
Olivia de Havilland
Naskonomo Olivia Mary de Havilland
Naskiĝo 1-an de julio 1916 (1916-07-01)
en Tokio,  Japana Imperio
Morto 26-an de julio 2020 (2020-07-26) (104-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo,  Francio
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio Episkopa Eklezio de Usono vd
Lingvoj anglafrancajapana vd
Loĝloko 16-a arondismento de Parizo vd
Ŝtataneco UsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Francio vd
Alma mater Los Gatos High School • Notre Dame High School • Mills College at Northeastern vd
Partio Demokrata Partio vd
Subskribo Olivia de Havilland
Memorigilo Olivia de Havilland
Familio
Patro Walter Augustus de Havilland vd
Patrino Lillian Fontaine vd
Gefratoj Joan Fontaine vd
Edz(in)o Marcus Goodrich • Pierre Galante vd
Infanoj Gisèle Galante • Benjamin Briggs Goodrich vd
Parencoj Hereward de Havilland • Geoffrey de Havilland vd
Profesio
Okupo scenaristo • televida aktoro • teatra aktoro • aktoro vd
Laborkampo kina aktorado vd
Aktiva dum 1935–1988 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dame Olivia Mary de Havilland (/də ˈhævɪlənd/; 1-a de julio 191626-a de julio 2020) estis brit-usona aktorino. La ĉefaj verkoj de ŝia kinkariero floris el 1935 ĝis 1988.[1] Ŝi aperis en 49 filmoj kaj estis unu el ĉefaj aktorinoj siatempe. Je la momento de sia morto en 2020 estante 104-jaraĝa, ŝi estis la plej aĝa vivanta kaj plej frua survivinta ricevinto de Oskar-premio kaj estis amplekse konsiderata kiel la lasta survivinta grava stelulo el la Ora Epoko de la kinarto de Holivudo. Ŝia juna fratino estis Oskar-premiita aktorino Joan Fontaine.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Wearing a flowing dress and bonnet
Studia reklamfoto pri Gone with the Wind, 1939.

De Havilland por la unua fojo famiĝis kun Errol Flynn kiel kinparo en aventuraj filmoj kiel Captain Blood (1935) kaj The Adventures of Robin Hood (1938). Unu el ŝiaj plej bone konataj roloj estas tiu de Melanie Hamilton en Gone with the Wind (1939), pri kiu ŝi ricevis sian unuan el kvin Oskar-nomumojn, la nura kiel Plej Bonkvalita Helpaktorino.

De Havilland ekkarieris per roloj de naivulino en la 1940-aj jaroj kaj poste distingiĝis per ludadoj en Hold Back the Dawn (1941), To Each His Own (1946), The Snake Pit (1948), kaj The Heiress (1949), kaj ricevis nomumojn kiel Plej Bonkvalita Aktorino pri ĉiu el ili kaj sukcesis atingi la premion per To Each His Own kaj The Heiress.

Ŝi sukcesis ankaŭ per sia laboro en teatro kaj televido. De Havilland loĝis en Parizo el la 1950-aj jaroj kaj ricevis honorojn kiel la usona Nacia Medalo de Artoj, la franca Légion d'honneur, kaj la nomumo kiel Dame Commander de la Ordeno de la Brita Imperio estante 101-jaraĝa.

Smiling softly
De Havilland kun la unua el siaj du Oskar-premioj al la Plej Bonkvalita Aktorino, tiam pro To Each His Own, 13a de Marto, 1947.

Krom sia kinkariero, de Havilland pluigis sian laboron en teatro, kaj aperis trifoje en Broadvejo, nome en Romeo and Juliet (1951), Candida (1952), kaj A Gift of Time (1962). Ŝi ludis ankaŭ en televido, kaj aperis en la sukcesaj serietoj Roots: The Next Generations (1979) kaj Anastasia: The Mystery of Anna (1986), pro kio ŝi ricevis nomumon al Primetime Premio Emmy kaj ricevis la Oran Globon al la Plej Bonkvalita Helpaktorino en Televida Filmo aŭ Serio. Dum sia kinkariero, de Havilland kolektis anakŭ du premiojn de la New York Film Critics Circle, la National Board of Review Award for Best Actress, kaj la Pokalon Vulpi de la Festivalo de Venecio. Pro siaj kontribuoj al la kinindustrio, ŝi ricevis stelon en la Trotuaro de famo en Holivudo. Ŝi kaj ŝia fratino restas la nuraj gefratoj kiuj ricevis Oskar-premiojn pro ĉefaj roloj kaj la nuraj fratinoj kiuj ricevis Oskar-premiojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Alibi Ike (1935)
  • The Irish in Us (1935)
  • A Midsummer Night's Dream (1935)
  • Captain Blood (1935)
  • Anthony Adverse (1936)
  • The Charge of the Light Brigade (1936)
  • Call It a Day (1937)
  • The Great Garrick (1937)
  • It's Love I'm After (1937)
  • Gold Is Where You Find It (1938)
  • The Adventures of Robin Hood (1938)
  • Four's a Crowd (1938)
  • Hard to Get (1938)
  • Wings of the Navy (1939)
  • Dodge City (1939)
  • The Private Lives of Elizabeth and Essex (1939)
  • Gone with the Wind (1939)
  • Raffles (1939)
  • My Love Came Back (1940)
  • Santa Fe Trail (1940)
  • The Strawberry Blonde (1941)
  • Hold Back the Dawn (1941)
  • They Died with Their Boots On (1941)
  • The Male Animal (1942)
  • In This Our Life (1942)
  • Thank Your Lucky Stars (1943)
  • Princess O'Rourke (1943)
  • Government Girl (1944)
  • To Each His Own (1946)
  • Devotion (1946)
  • The Well Groomed Bride (1946)
  • The Dark Mirror (1946)
  • The Snake Pit (1948)
  • The Heiress (1949)
  • My Cousin Rachel (1952)
  • That Lady (1955)
  • Not as a Stranger (1955)
  • The Ambassador's Daughter (1956)
  • The Proud Rebel (1958)
  • Libel (1959)
  • Light in the Piazza (1962)
  • Lady in a Cage (1964)
  • Hush...Hush, Sweet Charlotte (1964)
  • The Adventurers (1970)
  • Pope Joan (1972)
  • The Screaming Woman (1972)
  • Airport '77 (1977)
  • The Swarm (1978)
  • The Fifth Musketeer (1979)
  • I Remember Better When I Paint (2009)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Olivia de Havilland: Filmography". Turner Classic Movies. Alirita la 15an de Aprilo, 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bartel, Pauline (2014). The Complete Gone With the Wind Trivia Book (2a eld.). Lanham, MD: Taylor Trade Publishing. ISBN 978-1-58979-820-5.
  • Billingsley, Lloyd (1998). Hollywood Party: How Communism Seduced the American Film Industry in the 1930s and 1940s. Ann Arbor: University of Michigan Press. ISBN 978-0-7615-1376-6.
  • Brown, Gene (1995). Movie Time: A Chronology of Hollywood and the Movie Industry. New York: Macmillan. ISBN 978-0-02-860429-9.
  • Bubbio, Daniel (2001). The Women of Warner Brothers. Jefferson: McFarland & Company. ISBN 978-0-7864-1137-5.
  • De Havilland, Olivia (1962). Every Frenchman Has One. New York: Random House. OCLC 475546905.
  • Fishgall, James (1997). Pieces of Time: The Life of James Stewart. New York: Scribner. ISBN 978-0-684-82454-3.
  • Flynn, Errol (2002) [1960]. My Wicked, Wicked Ways: The Autobiography of Errol Flynn. New York: Cooper Square Press. ISBN 978-0-8154-1250-2.
  • Fontaine, Joan (1978). No Bed of Roses. New York: Morrow. ISBN 978-0-688-03344-6.
  • Gottfried, Martin (2002). Nobody's Fool: The Lives of Danny Kaye. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-7432-4476-3.
  • Herman, Jan (1995). A Talent for Trouble. New York: G. P. Putnam's Sons. ISBN 978-0-399-14012-9.
  • Higham, Charles (1984). Sisters: The Story of Olivia de Havilland and Joan Fontaine. New York: Coward McCann. ISBN 978-0-698-11268-1.
  • Jensen, Oliver O. (May 4, 1942). "Sister Act". Life. Vol. 12, no. 18. pp. 88–94. Alirita la 16an de Februaro, 2016.
  • Kass, Judith M. (1976). Olivia de Havilland. New York: Pyramid Publications. ISBN 978-0-515-04175-0.
  • Matzen, Robert (2010). Errol & Olivia: Ego & Obsession in Golden Era Hollywood. Pittsburgh: Paladin Communications. ISBN 978-0-9711685-8-9.
  • McDonald, Paul; Carman, Emily; Hoyt, Eric; Drake, Philip, eld. (2015). Hollywood and the Law. London: British Film Institute. ISBN 978-1-84457-478-0.
  • Meyers, Jeffrey (2011). John Huston: Courage and Art. New York: Crown Archetype. ISBN 978-0-307-59069-5.
  • Reagan, Ronald (1990). Ronald Reagan: An American Life. New York: Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-69198-1.
  • Selznick, David O. (1972). Memo from David O. Selznick. New York: The Viking Press. ISBN 978-0-670-46766-2.
  • Shipman, David (1970). The Great Movie Stars 1: The Golden Years. New York: Bonanza Books. ISBN 978-0-316-78487-0.
  • Thomas, Tony (1983). The Films of Olivia de Havilland. New York: Citadel Press. ISBN 978-0-8065-0988-4.
  • Wallace, David (2002). Lost Hollywood. New York: St. Martin's Griffin. ISBN 978-0-312-28863-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]