Olivier Gaudefroy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Olivier GAUDEFROY estas franca verkisto kaj esperantisto kiu naskiĝis en 1972 en la urbo Orleano.

Li verkis serion de detektivaj romanoj kun Hipatia, greka filozsofino kaj matematikistino de Aleksandrio (4-a - 5-a jarcento) kiel heroino[1]. Li ankaŭ skribis biografian eseon pri Hipatia publikitan en 2012[2].

Li bone konas la vivon pri Hipatia kaj la periodon de la antikveco. Li plurfoje partoprenis je debatoj en Francio por prezenti la grekan scienculinon[3].

Li esperantiĝis en 1996 kaj skribis diversajn artiklojn pri historio en la revuo Kontakto en kiu li estis konstanta kontribuanto inter 2002 kaj 2006. En 2011, li subskribis la peticion "Espéranto au bac" lanĉite de la francaj esperantistaj asocioj kiu konsistas enigi Esperanton kiel studeblan lingvon por la abiturientaj ekzamenoj en Francio[4].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Poison au gymnase [Veneno en la gimnastikejo], Éditions Déméter 2006
  • Meurtre d’une vestale [Murdo de vestalo], Éditions Déméter 2007
  • Les cendres d'Arsinoé [La cindroj de Arsinoe], Les Éditions du lamantin 2010
  • Hypatie, l'étoile d'Alexandrie [Hipatia, la stelo de Aleksandrio], Arléa 2012
  • Elles ont fait l'Antiquité [ili (virinoj) faris la antikvan epokon], Éditions Turquoise 2016

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]