Olivinito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Olivenito aŭ Olivino.
Olivinito (verda) sur bazalto (nigra)

En geologio, olivinito[1]dunito estas vulkana petro konsistanta ĉefe el olivino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Diagramo (anglalingva) de kontinuaĵo de vulkanaj petroj. La ekstremo plejparte olivina nomiĝas olivinito.

Ekzistas dudimensia kontinuaĵo de vulkanaj petroj, konsistanta el miksaĵo de olivino, ortopirokseno, kaj klinopirokseno. La ekstremo de tiu kontinuaĵo, konsistanta ĉefe el olivino kun nur malmulte da piroksenoj, nomiĝas olivinito.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

En Ameriko, olivinito troviĝas en Monto Twin Sisters apud Monto Baker en Vaŝingtonio, Usono, kaj ankaŭ en suda Brita Kolumbio, Kanado. En Eŭropo, olivinito troviĝas en Kipro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]