Saltu al enhavo

Olivkolora turdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Olivkolora turdo
Olivkolora turdo
Olivkolora turdo
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Passeriformes - paseroformaj
Familio: Turdidae - turdedoj
Genro: Turdus - turdo
Specio: T. olivaceus - oliveca turdo
Turdus olivaceus
Linnaeus, C, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

6 subspecioj, vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Olivkolora turdo[mankas fonto]oliveca turdo[1] (latine Turdus olivaceus) estas, en sia teritorio, unu el la plej komunaj birdospecioj de la genro de turdoj el la familio de turdedoj. Ĝi loĝas en orienta Afriko en altaj teroj el Eritreo kaj Etiopio al nordo de Bonespera Kabo sude. Ĝi estas birdo de arbaroj, sed surloke adaptiĝis al parkoj kaj grandaj ĝardenoj en ĉeurbaj areoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

  • Passeriformes - paseroformaj
    • Turdidae - turdedoj
      • Turdus Linnaeus, C, 1758 - turdo
        • Turdus olivaceus Linnaeus, C, 1766 - oliveca turdo
          • Turdus olivaceus milanjensis Shelley, GE, 1893
          • Turdus olivaceus swynnertoni Bannerman, DA, 1913
          • Turdus olivaceus transvaalensis (Roberts, A, 1936)
          • Turdus olivaceus culminans Clancey, PA, 1982
          • Turdus olivaceus olivaceus Linnaeus, C, 1766
          • Turdus olivaceus pondoensis Reichenow, A, 1917

Nur en suda Afriko estas 5 subspecioj kiuj diferenciĝas ĉefe pro la relativa kvanto de blanka, oranĝa kaj bruna koloroj en la subaj partoj: T. o. swynnertoni, T. o. transvaalensis, T. o. olivaceus, T. o. pondonensis kaj T. o. culminans. La Karua turdo (Turdus smithi), la Somala turdo (Turdus ludoviciae) kaj la Kenja turdo (Turdus helleri) estas foje inkluditaj kiel subspecioj de la Olivkolora turdo aŭ konsiderataj separataj specioj, el kiuj la lasta estas ege endanĝerita. Aldone la taksonoj el norda parto de sia teritorio estas foje konsiderataj kiel ĉu unu (Norda Olivkolora turdo aŭ Montoturdo, T. abyssinicus) ĉu kelkaj separataj specioj (Abisinia turdo, T. abyssinicus, Oldea turdo, T. oldeani kaj Turdo de Roehl Usambara, T. roehli).

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ili povas atingi longon de 24 cm kaj pezon de almenaŭ 101 g. Vosto kaj supraj partoj estas olivbrunaj. La ventro estas blanka kaj la resto de la subaj partoj havas oranĝecan nuancon. La gorĝo estas makulita de blankaj punktoj. Ili troviĝas en ĉiamverdaj arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj. Ties dieto konsistas el tervermoj, insektoj, helikoj, fruktoj kaj araneoj.

La ino konstruas tasforman neston, kutime 2 al 9 m supergrunde en arbo aŭ heĝo. La 1–3 (kutime 2) ovoj estas kovataj nur de la ino dum 14–15 tagoj antaŭ eloviĝo, kaj la idoj elnestiĝas post pluaj 16 tagoj.

La kanto de la masklo estas miksaĵo de flutecaj, fajfaj kaj trilaj frazoj, kiuj varias geografie. Ili foje eventuale imitas aliajn birdojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]