Olmsted Brothers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olmsted Brothers
arkitektura firmao • organizaĵo vd
Dum 1898 - 1961
Fondintoj Frederick Law Olmsted, Jr. • John Charles Olmsted vd
Sidejo Brookline
Lando Usono
Partoprenanta Frederick Law Olmsted, Jr. • John Charles Olmsted vd
vdr

La firmao Olmsted Brothers ("Fratoj Olmsted"), aŭ "Olmsted Associates", formita en 1898 kaj ĉesinta aktivi en 1980, estis influoplena terendesegna firmao en Usono. La koncernaj fratoj estis John Charles Olmsted (1852-1920) kaj Frederick Law Olmsted, Jr. (1870-1957), filoj de la elstara terenplanisto Frederick Law Olmsted.

Fairsted, la sidejo de la firmao Olmsted Brothers en Brookline (Masaĉuseco)

Oficejo[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de la firmao ("Fairsted", konstruita en 1810 kaj renovigita/restaŭrita en 1883 kaj 1903) estis en Brookline (Masaĉuseco); ĝi estas konservita kiel la Nacia Historia Situo Frederick Law Olmsted.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Olmsted Brothers kompletigis multajn elstarajn projektojn, inkluzive de parkaj sistemoj, universitataj terenoj, ekspoziciejoj, bibliotekoj, malsanulejoj, loĝkomunumoj, kaj subŝtataj kapitoloj.