Olroga mevo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Larus atlanticus | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Olroga mevo aŭ Krabmanĝa mevo (Larus atlanticus, laŭ kio ankaŭ Atlantika mevo) estas tre granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri granda birdo 50 ĝis 56 cm longa, blankonigra mevo. La specio havas kiel multaj aliaj mevoj blankajn kapon, kolon, bruston, ventron, pugon kaj voston kaj nigrajn dorson kaj flugilojn kun blanka malantaŭa bordo. La blanka vosto havas larĝan antaŭfinan nigran strion. La kruroj estas flavaj kaj same la beko, kiel multaj aliaj mevoj, sed en tiu ĉi la pinto havas nigran makulon en supra makzelo kaj ruĝan en suba makzelo. La kapo malpuriĝas for de la reprodukta sezono. Junuloj estas ĉefe brunaj kun malhelaj makuloj en kapo, malhela vosto kaj tute nigra bekopinto.
Tiu ĉi specio povas esti konfuzata kun simila Dominika mevo, L. dominicanus, sed tiu estas pli granda kun tute blanka vosto kaj iom da blanko en flugilpintoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Entuta loĝantaro estas de ĉirkaŭ 7 000 plenkreskaj ekzempleroj, do, tre malpliiĝinta specio, kiu bezonas protektadon.
La reprodukta teritorio malampleksas ĉirkaŭ 30 km². Temas pri la plej norda marbordo de Argentino, inter Bahía Blanca kaj Bonaero; la plej loĝataj kolonioj estas ĉe Bahía Blanca kaj estas eta kolonio pli sude ĉe Golfo de San Jorge. Vintre la specio dismigras norden al marbordoj de Urugvajo kaj pli suda Brazilo kaj suden ĝis Fuegio.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Ĝi reproduktiĝas en sablaj insuletoj proksime de la akvonivelo inter malalta herbo kaj ĉeestas en strandoj, rokaj marbordoj, havenoj, ĉemaraj lagetoj kaj estuaroj. La ino demetas ovojn en oktobro. Ili kovas dum unu monato. Ili manĝas ĉefe krabojn dum la reprodukta sezono kaj de tie la loka nomo, sed post tiu epoko ili manĝas pli diverse.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2018). “Larus atlanticus”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22694286A132538305. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22694286A132538305.en. Alirita 11a de Novembro 2021..



