Distrikto Olt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Olt (distrikto))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: OLT
Distrikto Olt
distrikto
Ĉefurbo Slatina
Regiono Valaĥio
mallonge OT
Telefono +40×49...
Areo
 
5 498 km²
(18-a rango)
Loĝantaro 383 280
(stato de 2021, 22-a rango)
Loĝdenso 70/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Olt estas distrikto (rumane județ) en la suda Rumanio, en Valaĥio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 383 280 loĝantoj sur areo de 5 498 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km².

Najbaroj: oriente: distrikto Teleorman; sude: Bulgario; okcidente: distrikto Dolj; nord-okcidente: distrikto Vâlcea; nord-oriente: distrikto Argeș. Ĉefurbo: Slatina

Ĉar la rivero Olt, kiu dividas Valaĥion en okcidentan (Oltenio) kaj orientan (Muntenio) Valaĥion, trafluas la distrikton, tiu ĉi proksimume duone apartenas al ambaŭ sub-regionoj. La mapo montras la oltenian parton en ruĝa, la muntenian en verda koloro. La tuta danuba bordo de la distrikto, kun la grava haveno Corabia, situas en Oltenio. En sud-oriento la distrikta limo je ĉirkaŭ 30 km sekvas la riveron Olt, tamen ne laŭ la mezo aŭ la bordo, sed en distanco de 1 ĝis 3 kilometroj.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

La Fervojlinio Podu Olt – Piatra Olt estas duaranga fervojlinio en Rumanio. Ĝi havas la numeron 201 kaj ligas la linion inter Sibiu kaj Braŝovo al la transkarpataj distriktoj Vâlcea kaj Olt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]