Omano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omana Sultanlando
سلطانة عمان
Sultānat 'Umān

Flago de Omano

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nashid as-Salaam as-Sultani
La situo de Omano
suverena ŝtatolandosultanlando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Maskato
Oficiala(j) lingvo(j) Araba
Uzata(j) lingvo(j) moderna norma araba lingvo, Bathari, Shihhi Arabic, Dhofari Arabic, angla lingvo, omana araba lingvo, Kumzaria lingvo, Mehri, Hobyót, Harsusi, Luwati, Shehri
Plej ofta(j) religio(j) (ibadia) islamo
Areo 212,457 km²
Loĝantaro 3.001.583 (2018)
Loĝdenso 12,3 loĝ./km²
Horzono UTC 4
Interreta domajno om
Landokodo OM
Telefona kodo +968
Plej alta punkto Jebel Shams
Plej malalta punkto Majlis al Jinn
Politiko
Politika sistemo Absoluta monarkio
Ŝtatestro Sultano Kabus bin Said as-Said
Ĉefministro Hajtam bin Tarik Al Sa'id
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 1971
Ekonomio
Valuto Omana rialo (OMR)
vdr

Omano (Araba: عمان‎ transliterigo: Omman), oficiale la Sultanlando de Omano (arabe سلطنة عُمان‎, transliterigo: Saltanat Omman), estas Araba lando en sudokcidenta Azio sur la sudorienta marbordo de la Arabia Duoninsulo. Ĝi havas landlimojn kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj (UAE) nordokcidente, Saŭd-Arabio okcidente kaj Jemeno sudokcidente. La marbordo de Omano estas formita per la Araba Maro sude kaj oriente, kaj la Golfo de Omano nordoriente.

Biogeografie la lando troviĝas en la Sudaraba ekoprovinco el la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi i.a. enhavas ekoregionon kiu estas nomata : Montaraj duonarbaroj de Al Hajar Al Gharbi.

La subdivido de Omano