Omar Sulejman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omar Sulejman
عمر سليمان
Persona informo
عمر سليمان
Naskiĝo la  2-an de julio 1936(nun 1936-07-02) (nun 87-jara)
en Kina, Egiptio
Morto 19-an de julio 2012 (2012-07-19)
en Klevlando
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio sunaisma islamo
Lingvoj arabaegipt-araba vd
Ŝtataneco Egiptio vd
Alma mater Egipta Milita Akademio • Universitato de Kairo • Milita Lernejo M. V. Frunze • Ain Shams University vd
Partio Naci-demokratia partio de Egiptio
Profesio
Okupo diplomatopolitikistomilitisto vd
Aktiva dum 1954– vd
16-a vicprezidanto de Egiptio
Dum 29-a de januaro 2011
direktoro de la sekreta servo de Egiptio
Dum 23-a de januaro 1993 – 29-a de januaro 2011
Sekvanto Murad Muŭafi
egiptia armeestro (nuna rango generalleŭtenanto)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Omar Sulejman (arabe ‏عمر سليمان‎, naskiĝis la  2-an de julio 1936(nun 1936-07-02), do nun 87-jara) estas egipta armeano kaj politikisto. La 29-an de januaro 2011 li estis nomumita vicprezidanto de Egiptio (antaŭe tiu pozicio ne estis uzita dum 20 jaroj), post kiam inter la 23-a de januaro 1993 kaj la 29-a de januaro 2011 li estis direktoro de la sekreta servo de Egptio kaj estis konsiderata unu el la tutmonde plej potencaj ĉefoj de spionaj organizaĵoj. Li naskiĝis en la egipta urbo Kina, kaj en 1954, en aĝo de 19 jaroj, translokiĝis al Kairo por membriĝi en la egiptia armeo kaj ties prestiĝa Militista Akademio. Armean edukon li interalie ricevis en Sovetunio, kaj kiel armeano li aktive partoprenis en la interna milito de Norda Jemeno (1962-1970), la Sestaga Milito (1967) kaj la Milito de Jom Kippur (1973).

Nur malmultajn tagojn post lia vicprezidantiĝo, la 4-an de februaro 2011 la novaĵagentejo Fox News sciigis, ke sekve de atenco kontraŭ li tiutage pereis 2 liaj korpogardistoj.