Ombella-M'Poko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la prefektujo Ombella-M'Poko en la Centr-Afrika Respubliko

Ombella-M'Poko estas unu el la 14 prefektujoj de Centr-Afrika Respubliko. Ĝi havas limon kun Demokratia Respubliko Kongo. La prefektuja ĉefurbo estas Bimbo.

Ombella-M'Poko havas loĝantaron de 356.725 (laŭ censo de 2003) kaj kovras areon de 31.835 km².[1] Inter la censoj de 1988 kaj 2003 ĝia loĝantaro pli ol duobliĝis.

Ombella-M'Poko estas dividita al ses sub-prefektujoj kaj naŭ komunumoj (parenteze):

  • Sub-prefektujo Bimbo (Bimbo, Bégoua)
  • Sub-prefektujo Damara (Damara)
  • Sub-prefektujo Bogangolo (Bogangolo)
  • Sub-prefektujo Boali (Boali)
  • Sub-prefektujo Bossembélé (Bossembélé, La Mbi)
  • Sub-prefektujo Yaloké (Yaloké, Guézéli)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Population préfecture (france) (HTML). Alirita 2015-10-06.