Ombroevitreakcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
bildoj de unuopaj arboj por montri ombroevitreakcion: en arbaro arboj kiel fagoj (supre dekstre) aŭ betuloj (malsupre dekstre) konkuras pri lumo kaj montras apeksan dominadon, kiu estas la ekstera signo de ombroevitreakcio. Libere starantaj eksempleroj (maldekstre) estas forte disbranĉitaj.
skemo de ombroevitreago: A: ĝermantoj havas dum ombroevitreago plifortigitan hipokotilan kreskon, hiponastion kaj malbonan evoluon de la kotiledonoj. Pli aĝaj plantoj ekzemple montras pli fortan kreskon de la internodoj kaj petioloj, apeksan dominadon (ĉi-tie ne montrata) kaj hiponstion.
ekfunkciigado de la ombroevitreago: pro la ŝanĝo de fitokromo en sia neaktiva formo, transkribfaktoroj (PIF) aktiviĝas, kiuj ekas la sintezon de aŭksino. La fithormono respondecas pri la simptomoj de la ombroevitrego.

La ombroevitreagoombroevitreakcio priskribas diversajn adaptiĝojn de la planta kresko kiel reago al ombro de la ĉirkaŭanta vegetaĵo. Ili funkciado estas, maksimumigi la lumekspluantaĵon por la fotosintezo. La plej grava signalo por la ekiĝo de tiu evitreakcio estas la dominado de la malhelruĝa lumo kontraŭ la helruĝa lumo en la ombra ĉirkaŭo de pli grandaj plantoj. Depende de la plantspeco, ekotipo kaj evolufazo la ombroevitreago povas montri jenajn karakterizaĵojn:

  • Subpremo de la ĝermproceso ĝis kompleta malhelpo de plantkresko en la ĉirkaŭo
  • plifortigita kresko de la hipokotilo kaj malrapidigo de la kotiledonoj dum la ĝermado
  • plifortigado de la kresko je la apoplekso per plilongigo de la internodaĵoj.
  • pli malmultaj flankbranĉoj (Apeksa dominado) kaj ĉe Poacoj (tritiko kaj maizo) pli malmultaj stolonoj
  • plilongigo de la petioloj
  • suprenmoviĝo de la folioj (hiponastio)
  • pli frua flortempo

Apero kaj funkcio de la ombroevitreago[redakti | redakti fonton]

Ombroevitreago precipe aperas ĉe malaltaj plantejoj ekster densaj arbaroj (ekzemple en herbejo, paŝtejo kaj kampoj). En arbaroj, kiuj havas pli aŭ malpli fermitan kronaron, la ombroevitreago ekzistas apenaŭ, ĉar plifortigitan alteckresko ne donus avanaĝon al la arboj. La koncernaj plantoj male fariĝas pli ombrotoleraj, formante pli grandajn kaj maldikajn foliojn por pli efike uzi la sunlumon. Kiel en densaj arbaroj ankaŭ plantoj en vegetaĵmalriĉaj areoj nu havas malfortan reagon eviti ombron, se ombrumado de altaj plantoj okazas malofte kaj se fortaj ventoj malebligas altan kreskon. Se la ombroevitreago ne povas okazi ĉe ne ombrontoleraj plantoj, la bioamaso kaj la multigado povas esti reduktataj: Tiuj plantoj produktas malpli da fruktoj kaj semoj ol tiu kiuj povas reagi je ombro. [1] Ekzemple modernaj tritikaj kulturvarioj reagas al reciproka ombrumado per malmultigo de la nombro de grajnoj kaj reduktado de la grajnpezo..[2] Do, necesas ke la unuopa planto havas sufiĉe da kreskoloko. Krome plantoj, kiuj kreskas tro dense unu al la alia estas pli sentivaj al patogenoj kaj damaĝbestoj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. DH Keuskamp, S Pollmann, LACJ Voesenek, AJM Peeters, R Pierik: Aŭin transport through PIN-FORMED 3 (PIN3) controls shade avoidance and fitness during competition.[rompita ligilo] In: Proc. Natl. Acad. Sci. USA, 2010, doi:10.1073/pnas.1013457108
  2. CC Ugarte, SA Trupkin, H Ghiglione, G Slafer, JJ. Casal: Low red/far-red ratios delay spike and stem growth in wheat.[rompita ligilo] In: J Exp Bot., 61(11), 2010, p.3151–3162
  3. DH Keuskamp, R Sasidharan, R Pierik: Physiological regulation and functional significance of shade avoidance responses to neighbors. In: Plant Signal Behav, 56, 2010, S. 655–662, doi:10.4161/psb.5.6.11401.