Saltu al enhavo

Ombrone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ombrone
rivero
Bazaj informoj
Longeco 161 km
Akvokolekta areo 3 494 km²
Averaĝa trafluo 32 m³/s
Fluo
Fonto komunumoparto de la komunumo Castelnuovo Berardenga, iom nordoriente de la urbo Sieno
Enfluejo Tirena Maro
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Toskanio
Trairataj urboj vidu tekste
Map
vdr

La Ombrone estas rivero en la regiono Toskanio de Italio. Ĝi fontas en komunumoparto de la komunumo Castelnuovo Berardenga, iom nordoriente de la urbo Sieno. Post vojo de 161 kilometroj tra la provincoj Siena kaj Grosseto ĝi enfluas la Tirenan Maron, post antaŭa pasado de la urbo Grosseto. La meznombra trafluo estas 32 m³/s. Laŭ la longeco ĝi estas la dua en la regiono (post Arno kaj antaŭ Serchio).

Menciindaj komunumoj trafluataj estas Castelnuovo Berardenga, Rapolano Terme, Asciano, Buonconvento, Murlo, Montalcino, Civitella Paganico, Cinigiano, Campagnatico, Scansano kaj, kiel jam menciite, Grosseto.