Ombroplanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombroplanto aǔ science skiadofito estas planto, kiu bezonas nur relative malgrandan lumkvanton por fari fotosintezon kaj tial ĝi povas kreski en ombraj kreskejoj. La malo estas sunplanto (heliofito).

Oni distingas devigajn ombroplantojn, kiuj povas kreski nur en ombro, kaj fakultativaj ombroplantoj, kiuj povas kreski ankaŭ en plena sunlumo, sed en plena luno la planto formas specialan sunformon.

Ekzemple la eŭropa taksuso atingas sian kompensan punkton de la fotosintezo jam ĉe 300 luksoj kaj la blanka abio ĉe 600 luksoj.

„Ombrotoleraj“ specioj samtempe estas ŝatantaj malsekecon kaj havas grandajn kaj maldikajn foliojn kun malkompakta, klorofilriĉa histo.

Multaj ekzemploj por ombroplanto troviĝas en tropikaj pluvarbaroj. Al ili apartenas filikoj kaj briofitoj ombroplantoj, sed ankaŭ multaj specioj el la familio de la Gesneriacoj.

Ekzemploj el Mezeǔropo estas oksalido kaj impatientoj. Ambau plantoj bezonas nur ĉ. unu procenton de la sunlumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Distingo de la plantaj kreskejoj laǔ ombro[redakti | redakti fonton]

Oni distingas la plantojn ankaŭ laǔ ilia bezono je lumo:

  • forsuna estas kreskejo, kiu estas hela, sed ne rekte prilumata de la suno. La plantoj, kiuj kreskas tie profitas de intensa disa nerekta lumo; „forsuna“ ankaŭ estas nomata kreskejo, kiu estas protektata nur je tagmezo de rektaj sunobriloj.
  • ombreta, maldensa ombro; se ombro kaj sunaj lokoj reciproke interŝanĝiĝas. Tiaj cirkonstancoj troviĝas ekzemple sub lumtralasantaj arbokronoj. Ombra kreskejo ankaŭ povas havi sunon en la mateno kaj vespero – male al la duonombra kreskejo ĝi dum neniu parto de la tago havas plenan ombron.
  • duonombra; estas kreskejoj, kiuj situas parte en plena ombro– aǔ matene kaj vespere, nur dum la tagmezo ĝi estas en ombro. La plantoj, kiuj kreskas tie havas kvar ĝis ses horojn sunan. Dum la cetera tago kaj precipe dum tagmezo estas ombro.
  • ombra; estas kreskejoj de grandaj arbustoj aǔ arboj, ankaŭ proksime ĉe altaj muroj, konstruaĵoj kun plejparte ombro aǔ duonombro.