Omramo Miĥaelo Aivanhov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Омраам Микаел (france Omraam Mikhaël) Айванхов (france Aïvanhov)
(Omramo Miĥaelo Aivanhov)
Омраам Микаел (france Omraam Mikhaël)
filozofo, pedagogo kaj astrologo
Naskiĝo 31-a de januaro 1900
en vilaĝo Srpci, komunumo Bitola, nuntempe Respubliko Makedonio
Morto 25-a de decembro 1986
en Fréjus, Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Omramo Miĥaelo Aivanhov - bulgare Омраам Микаел Айванхов, france Omraam Mikhaël Aïvanhov, denaske Михаил Иванов (Miĥail Ivanov) - estis devene bulgara filozofo, pedagogo kaj astrologo. Li estis disĉiplo de Petr Deunov (Beinsá Dunó), la fondinto de la Universala Blanka Frataro. Ekde la jaro 1937 Omramo Miĥaelo Aivanhov vivis kaj instruis en Francio. Dum la sekvaj 49 jaroj, ĝis sia morto, li disvolvis la instruadon de la "Universala Blanka Frataro", donante pli ol 5000 prelegoj.

Li instruis ĉefe en Francio, sed ankaŭ vojaĝis multe, en Svislando, Kanado, Usono, Britio kaj Skandinavio. Mem li tute nenion fiksis skribe, sed liaj disĉiploj publikigis lian verkaron en 44 poŝlibretoj kaj 32 kompletaj verkoj surbaze de liaj prelegoj. Liaj pensoj grave influis la movadon pri Nova Epoko en la 20-a kaj 21-a jarcentoj.