Omutninsk
| Omutninsk | |||
|---|---|---|---|
| urbo | |||
|
| |||
| urbo | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Ŝtato | |||
| Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||
| Provinco | |||
| Poŝtkodo | 612740 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 19 629 (2021) [+] | ||
| Loĝdenso | 436 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 58° 40′ N, 52° 11′ O (mapo)58.66666666666752.183333333333Koordinatoj: 58° 40′ N, 52° 11′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 210 m [+] | ||
| Areo | 45 km² (4 500 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Omutninsk (ruse Омутнинск) estas urbo en la Kirova provinco kaj en la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 19 629 loĝantoj sur areo de 45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 436 loĝantoj/km².
La urbo estis fondita en jaro 1773 kiel loĝejo dum konstruado de karbonferproduktanta uzino.
Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1921.
La urbo antaŭe estis nomita Osokino (Осокино) post ĝis fondiĝo en 1773, en la 19-a jarcento ricevis la nomon Omutninskij Zavod (Omutninskij Uzino, Омутнинский Завод) kaj ekde la urbiĝo en 1921 havas la nunan nomon.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 33228501. La interurba telefona kodo estas 83352, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj. La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo.
La urbo estas apud Uralo, ĉe rivero Omutnaja (Омутная). En la urbo estas fervoja stacio Stalnaja (Стальная).
En jaro 1959 la urbo havis 24,8 mil loĝantojn, kaj en 2002 estis 26,1 mil loĝantoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (ruse)




