Onda papago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vira onda papago

La onda papago (Melopsittacus undulatus) /ˈbʌdʒərᵻɡɑːr/, ankaŭ konata kiel budĝerigarohejmbesta paraketo kaj neformale konata kiel budĝio, estas specio de Papagoformaj birdoj, nome malgranda, longvosta, semo-manĝa papago. La onda papago estas la nura specio en la aŭstralia genro Melopsittacus. Ĝi troveblas en la plej sekaj partoj de Aŭstralio kie la specio jam supervivis la malfacilan enlandan medion dum la pasintaj 5 milionoj da jaroj.[1] Ondaj papagoj estas nature verdaj kaj flavaj kun nigraj, ondaj markoj sur la nuko, dorso kaj flugiloj, sed en kaptiveco ili estas breditaj diverskoloraj: bluaj, blankaj, grizaj. Eĉ estas tiuj breditaj por havi malgrandajn krestojn. Ondaj papagoj estas popularaj hejmbestoj ĉirkaŭ la tuta mondo pro sia malgrandeco, malalta kosto kaj kapableco imiti homan paroladon. La deveno de la nomo budgerigar estas neklara. La specio estis unue registrita en 1805 kaj hodiaŭ estas la tria plej populara hejmbesto en la mondo, post la aldomigitaj hundoj kaj katoj.[2]

Ondaj papagoj estas proksime parencaj al lorioj kaj figaj papagoj.[3][4][5][6] Ili estas unu el la paraketaj specioj, ne-taksonomia termino kiu inkludas multajn etajn papagojn kun longaj, plataj vostoj. En kaj kaptiveco kaj sovaĝeco, ondaj papagoj reproduktiĝas oportuneme kaj en paroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dr. Marshall's Philosophy on Breeding Exhibition Budgerigars. Bird Health (2004). Arkivita el la originalo je 2004-08-11. Alirita 4a de novembro 2013.
  2. (2003) “Parrots, Lories, and Cockatoos”, The New Encyclopedia of Birds, 1‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-852506-6.
  3. (2008) “A Multilocus Molecular Phylogeny of the Parrots (Psittaciformes): Support for a Gondwanan Origin during the Cretaceous”, Molecular Biology and Evolution 25 (10), p. 2141–2156. doi:10.1093/molbev/msn160. 
  4. (2007) “Evolution of craniofacial novelty in parrots through developmental modularity and heterochrony”, Evolution & Development 9 (6), p. 590–601. doi:10.1111/j.1525-142X.2007.00199.x. 
  5. (2005) “The evolution of the spindlin gene in birds: Sequence analysis of an intron of the spindlin W and Z gene reveals four major divisions of the Psittaciformes”, Molecular Phylogenetics and Evolution 36 (3), p. 706–721. doi:10.1016/j.ympev.2005.03.013. 
  6. (2009) “The evolutionary diversification of parrots supports a taxon pulse model with multiple trans-oceanic dispersal events and local radiations”, Molecular Phylogenetics and Evolution 54 (3), p. 984–94. doi:10.1016/j.ympev.2009.08.021.