Ondofrapado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ondofrapado (germane: Brandung) estas romano de la germana verkisto Martin Walser, kiu estis eldonita en 1985.

Argumento[redakti | redakti fonton]

La anglalingv- kaj germanlingv-instruisto Helmut Halm ricevas, eke de la feriegoj, telefonaĵon de estinta kunlernanto petanta, ke Halm akceptu, anstataŭe por serĉata sciencisto, instrukomision ĉe la Washington University en Oakland. Ju pli longe Halm, kiu komence malakceptis, konsideras la aferon, des pli klare estas por li, ke li ne plu povos elteni la asistantan ĉefon verŝajne havontan lin kiel viktimon de atakoj, nek tiun de li nomata "hispana muŝo», t.e. la eterne ofendiĝema lernej-sekretariino, kaj ke li certi sekvu la peton de Rainer Mersjohann.

La romano retemas pri la ĉefroluloj Helmut kaj Sabine Halm el sukcesnovelo de Walser Ein fliehendes Pferd kaj translokas ĝin el Bodenlago al Kalifornio, kie Halm instruantan profesorecon ĉe usona supera lernejo alprenas, enamiĝas kun studentino kaj post personaj malvenkoj kaj je decido pri rezigno je la fino de la romano, revenas al sia patrujo.

La vivproblemoj de la ĉefrolulo konsistas el tio, ke li subakviĝas en la ondofrapadon de la oceano kaj realan kaj emocian (aman), kiun, malgraŭ lia volo, vekas ĉe li studentino 33-jare pli juna ol li.

Pro tiuj aludoj al la emociega oceano de Halm, oni dirus, ke la titolo estas programema.

Ankaŭ topografio ludas en ĉi romano gravan rolon. Estas semantikaj kontrastoj inter Germanio (Schwaben) kaj Kalifornio. Ili kunportas gravan signifon por la romano.

Personoj[redakti | redakti fonton]

  • Helmut Halm, la 55-jara ĉefrolulo
  • Sabine, edzino de Halm
  • Rainer Mersjohann, estinta kunlernanto de Halm
  • Lena, filino de Halm
  • Traugott
  • Fritz O.Dempewolf
  • Fran, la 25-jara studentino
  • Geedzoj Holmquist
  • Sally
  • Carol
  • Kirk Elrod - edzo de Carol
  • Auster
  • Leslie Ackerman
  • Elisa
  • Otto, la hundo en Germanio

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Walser prilaboris en Ondofrapado proprajn spertojn kiel gasta profesoro en usonaj superaj lernejoj. Tiel li pasigis en la jaro 1983 kvar monatojn en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, la reala modelo de la fikcia Washington University de la romano. Ankaŭ alia antaŭtempa okazintaĵo estis en la romanon enkondukata: ĉe balo dum sia gastprofesoreco, en Middlebury College en Vermonto en la jaro 1973 estis Hellmuth Karasek atestanto pri tio, „kiel Martin Walser […] tiel sovaĝe kun knabino valsojn dancis“, ke li pro elsekva falo, li krurrompiĝis.[1] Hellmuth Karasek taksis Brandung kiel „Romano pri enamiĝo de ĝia aŭtoro kun Usono“.[2]

La rolulo de Rainer Mersjohann estis prenita el Uwe Johnson, kun kiu Walser dum la kuna tempo de la Grupo 47 amikiĝis.[3]

Akcepto[redakti | redakti fonton]

Brandung estis en la germanlingvaj felietonoj pleje positive enprenita.[4] Laŭ Ulrich Greiner kaŭzas la romano tamen „nenian legĝuon klarspecan. La rakonto sekuas la leganton, kiel ĝi ties heroon sekvas, ĝis tiu ĉi laŭvorte liberiĝas per blua okulo, dum la leganto bluokula ĉe la fino iomete malvigle kaj malgaje stariĝas el la longseĝo.“ (...) La romano oferas „arton anstataŭ vero, frazojn en la loko de amo.“[5]

Hans Egon Holthusen esprimiĝis pri la romano kiel „temo de la mortiga malbonŝanca amo“. La romano estis „rakonta okazigo, kiu eksterordinare kompleksa kaj polifona estas kaj kiu plenumas ideale la pretendon al mondreprezentado.“[6]. Hellmuth Karasek signis Brandung kiel „libro pri la maljuniĝo“.[7] Por Andrea Köhler apartenis Brandung ĉe retrorigardo el la jaro 2006 al iu „traflisto de la plej bonaj prozverkoj de la lastaj 25 jaroj“.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hellmuth Karasek: Martin Walser – Die Verteidigung der Herkunft. En: Werner Brändle (Hrsg.): Identität und Schreiben. Eine Festschrift für Martin Walser. Olms, Hildesheim 1997, ISBN 3-487-10322-2, S. 13
  2. Der Spiegel, ID=13516243, Malvolio in Kalifornien, Hellmuth Karasek, 1985, 35, p. 158–159.
  3. Wieland Freund: Der Wiederholungstäter. In: Die Welt vom 1. Juni 2002
  4. Beatrice von Matt: Von genauen und von ungenauen Leuten. In: Neue Zürcher Zeitung vom 20. September 1985
  5. Ulrich Greiner: Der Selbstverhinderungskünstler. In: Die Zeit vom 30. August 1985
  6. Hans Egon Holthusen: Eine Zukunft stürmen, die es nicht gibt. En Die Welt de la 7a de septembro 1985
  7. Heinrich Vormweg: Bittersüß die Schmerzen des Alterns. En: Süddeutsche Zeitung de la 31a de aŭgusto / 1, September 1985
  8. Andrea Köhler: Amerika im Spiegelkabinett seiner Literatur. In: Neue Zürcher Zeitung vom 27. Juni 2006

Bibliografio[redakti | redakti fonton]