One O'Clock Jump

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el One O’Clock Jump)

One O’Clock Jump estas ĵaz-komponaĵo de Count Basie, aranĝita de Eddie Durham kaj Buster Smith.

La svingopecon „One O’Clock Jump“, laŭforme 12-takta bluso, verkis en 1937 Count Basie. Ĝi estis la unua granda sukceso de la Count Basie Orchestra; La aranĝaĵo devenis de Eddie Durham kaj Buster Smith. La originala surdiskigo de la titolo okazis la 7-an de julio 1937 en Novjorko por eldonejo Decca. Ĝi aperis kiel ŝelakdisko kun faco B „John’s Idea“. Ĉefsoloistoj estis la du tiamaj saksofonistoj de la Count Basie Orchestra, Herschel Evans kaj Lester Young, trombonisto George „Rabbit“ Hunt samkiel trumpetisto Buck Clayton. En la ritmosekcio ludis krom Basie Walter Page ĉe baso kaj Jo Jones ĉe frapinstrumentaro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlo Bohländer (eld.): Reclams Jazzführer. Reclam, Stutgarto 2000, ISBN 3-15-010464-5 1977.
  • Nat Hentoff, Nat Shapiro: Jazz erzählt. Hear me talkin’ to ya. JAS, Frankfurto ĉe Majno 1984, ISBN 3-923396-05-8.
  • Stanley Dance: The World of Count Basie. Charles Scribner’s Sons, Novjorko 1980.
  • Henry Daniels Douglas: Lester Leaps. In: The Life and Times of Lester „Pres“ Young. Beacon Press, Bostono 2002.
  • Albert Murray: Good Morning Blues: The Autobiography of Count Basie. Random House, Novjorko 1985.
  • Gunther Schuller: The Swing Era. Oxford University Press, Novjorko 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]