One Piece (signifanta "unu peco" en la angla) estas origine japanamangao verkita de la grafikisto Eiichiro Oda kaj ekeldonita en Japanio en 1997 (unuafoje la japanlingvaj serieroj aperis en la ĉiusemajna gazeto Shōnen Jump). De ĝi originis samtitola animeserio eklanĉita en 1999 fare de la firmao Toei Animation. Eiichirō Oda estis planinta, ke la serio daŭrus dum kvin jaroj, kaj jam elpensinta finon por ĝia historio; ĝi tamen fariĝis ege populara kaj jam multe transpasis liajn atendojn.
Jam ekzistas kvar subtitolitaj kaj voĉigitaj (dublitaj) kaj subtitolitaj serioj de One Piece en Esperanto.
La ĉefrolulo "Rufy" volas iĝi plej granda pirato de la mondo. Sed li manĝis la diablan frukton "gom gom", iginte lin gumhomo kiu perdis la naĝkapablon. Sonĝade kun la objektivo de trovi la trezoron de "Gol. D. Roger" (la plej granda pirato tuttempe), li ekaliĝis al piratoj kiuj renkontiĝas kiel "Roronoa Zoro", "Nami", kaj aliaj.
Ili alfrontas multajn defiojn dum la vojaĝo kaj esploras multajn insulojn.