Onoĝo
| Onoĝo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Japanio urbego dua-nivela administra teritoria unuo | |||
| Flago | |||
| Administrado | |||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 101 603 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 3 778 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 33° 32′ N, 130° 29′ O (mapo)33.536277777778130.47869444444Koordinatoj: 33° 32′ N, 130° 29′ O (mapo) [+] | ||
| Areo | 26,89 km² (2 689 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Onoĝo, (japane 大野城市) estas urbego en Japanio, en insulo, samtempe regiono Kiuŝuo, en gubernio Fukuoka.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2024 Onoĝo havis populacion de 102 818. La loĝantaro dekomence kontinue kreskiĝis, en fino de la 2010-aj jaroj la urbo atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas sudoriente de la gubernia sidejo Fukuoka kaj estas ties naveda urbo. La nordaj kaj sudaj partoj havas montaran terenon. 2 malgrandaj riveroj unuiĝas en la urbo, kie testudoj, ardeoj videblas en aŭ ĉirkaŭ la rivero. La suma urba areo estas 26.89 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo prenis sian nomon de la kastelo Ōno konstruita en la Asuka-epoko. La proksima kastelo Mizuki ankaŭ defendis la areon. La vilaĝo Ōno estis establita la 1-an de majo 1889 per la kreado de la moderna municipa sistemo. Ĝi ricevis la rangon de urbo la 10-an de oktobro 1951 kaj ŝanĝis sian nomon al Onoĝo, kiam ĝi ricevis la rangon de urbo la 1-an de aprilo 1972.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Plejparte Onoĝo estas naveda urbo por Fukuoka, kie preskaŭ duono de la plenpreskuloj veturas ĉiutage al laborejo. La urbo ankaŭ estas komerca centro kaj havas malpezan industrion.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Krom postgimnazio nur baz- kaj mezlernejoj funkcias en Onoĝo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Onoĝo situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj kun malforta neĝado. La meza jara temperaturo estas 15 °C. La jarpluvo averaĝas 1766 milimetrojn.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Onoĝo havas bonajn fervojajn kaj ĉefvojajn kontaktojn kun sia ĉirkaŭaĵo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- septembra festivalo





