Saltu al enhavo

Oologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oologio
ornitologio
vdr
Old illustration, showing 23 birds' eggs of different size and colouring
Ilustraĵo de la mezo de la 19-a jarcento montranta la ovojn de kelkaj birdospecioj

Oologio, esperantigite ovologioovoscienco) estas branĉo de ornitologio, kiu studas birdajn ovojn, nestojn kaj reproduktan konduton. La vorto devenas de la greka vorto oion, kiu signifas ovon. Oologio ankaŭ povas rilati al la ŝatokupo kolekti ovojn de sovaĝaj birdoj, foje nomata ovkolektado, kio nun estas kontraŭleĝa en multaj jurisdikcioj.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Kontraste al embriologio, ĝi traktas la eksteran ŝelon de ovoj kaj ne ilian enhavon. Alia rilata fako estas la studo de nestoj (Kaliologio (d:Q31836330) aŭ nestologio).

Oologio ĉefe traktas la priskribon kaj identigon de ovoj surbaze de grandeco, pezo, formo kaj aspekto. Oologiaj kolektoj ankaŭ nomiĝas ootekoj. Ornitologoj kutimis ofte posedi grandajn ovkolektojn, inkluzive de ovodemetaĵoj de raraj specioj. Oologiaj kolektoj troviĝas en zoologiaj muzeoj. Esplorrezultoj permesas klarigi, krom la parametroj de la ovoj mem, aferojn pri populacia ŝanĝebleco, evoluo, filogenezo, la efiko de media poluo sur la populacia stato, kaj tiel plu. 

Kiam oni kolektas ovojn, oni kutime forigas la tutan ovodemetaĵon. Ĉar la ovoj putros se la enhavo restos interne, oni devas "elblovi" ilin por forigi la enhavon. Kvankam kolektantoj prenas ovojn en ĉiuj stadioj de kovado, freŝe demetitajn ovojn estas multe pli facile elblovi, kutime tra malgranda, nevidebla truo borita en la flankon de la ovoŝelo per speciala borilo.

En la 19-a jarcento, ornitologio fariĝis pli kaj pli populara. Observi birdojn de malproksime estis malfacile, ĉar altkvalitaj binokloj ne estis facile haveblaj,[1] do ofte estis pli praktike kolekti felojn de pafitaj birdoj aŭ iliajn ovojn. Ekde la mezo de la 20-a jarcento, ĝi estis pli kaj pli rigardata kiel ŝatokupo prefere ol scienca fako. Kolektantoj ofte faris ekstremajn klopodojn por akiri ovojn de raraj birdoj, evitante malpermesojn kaj prenante konsiderindajn riskojn.

En la 1960-aj jaroj, la natursciencisto Derek Ratcliffe komparis ovojn de migrofalko el historiaj kolektoj kun pli lastatempaj ovoŝelaj specimenoj, kaj povis montri malpliiĝon de la dikeco de la ŝelo.[2] Oni trovis, ke tio kaŭzas la ligon inter la uzo de pesticidoj kiel DDT kaj dieldrino fare de farmistoj, kaj la malpliiĝo de britaj populacioj de rabobirdoj.

Lastatempaj esploroj

[redakti | redakti fonton]

Jennifer Ackerman en sia verko pri la birdokonduto "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think" dediĉas enhavriĉajn paĝojn al la birdovoj. Ŝi rakontas, ke en 2017 Mary Caswell Stoddard kaj kolegoj disvolvis komputilan programon EggxTractor kiu analizis formojn de ĉirkaŭ 50 000 ovojn de 1400 birdospecioj. Ili trovis, ke estas tri faktoroj rilataj al la ovoformoj, nome la jenaj:

  • korpomaso de plenkreskulo,
  • evoluhistorio kaj
  • (surprize) proporcio inter longo kaj larĝo de la flugiloj.

Tiu lasta faktoro temas pri la necesa aerodinamiko de skeleto kaj muskoloj, kio influas la ovoformon por ke ĝi kongruu kun la ovodukto. Tiukadre la plej flugemaj birdospecoj (gruoj, vadbirdoj ktp.) tendencas demeti pli longecajn kaj nesimetriajn ovojn, dum ne tiom flugemaj specoj (kiel turstrigoj) tendencas demeti pli simetriajn kaj sferecajn ovojn.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Henderson, Carrol L. (2007) Oology and Ralph's Talking Eggs. Austin: University of Texas Press, p. [htt://archive.org/details/oologyralstalk00hend_0/e/200 200]. ISBN 978-0-292-71451-9.
  2. Barkham, Patrick. "The egg snatchers", The Guardian, 11a de Decembeo 2006.
  3. Jennifer Ackerman, "The Bird Way; A New Look of How Birds Talk, Work, Play, Parent and Think", 2020, traduko hispanlingva "La conducta de los pájaros", de María Dolores Ábalos Vázquez, Ariel, Barcelona, 2021, pp. 330-331. ISBN 978-84-08-28610-3

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Poached, anglalingva filmdokumentario el 2015 pri kontraŭleĝa ovkolektado