Oostvaardersplassen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oostvaardersplassen
Protektita birda areoprotektata areo • nature area [+]

UrboAlmere apud Lelystad sur la poldero Zuidelijk Flevoland

Koordinatoj52° 27′ 0″ N, 5° 22′ 0″ O (mapo)52.455.3666666666667Koordinatoj: 52° 27′ 0″ N, 5° 22′ 0″ O (mapo)
Areo56 km² (5 600 ha) [+]

Estiĝodum la 1980-aj jaroj

Oostvaardersplassen (Nederlando)
Oostvaardersplassen (Nederlando)
DEC
Oostvaardersplassen
Oostvaardersplassen
Map
Oostvaardersplassen
Vikimedia Komunejo:  Oostvaardersplassen [+]
vdr
Konik-ĉevaloj en la parko

La Oostvaardersplassen estas relative nova naturareo de ĉirkaŭ 5600 ha (56 km²) inter Almere kaj Lelystad en la nederlanda provinco Flevolando. La Oostvaardersplassen estas de internacia graveco kiel marĉa areo, travintrejo por birdoj kaj modelo de natura herbeja pejzaĝo laŭ la megaherbvorul-teorio. Krude oni povas distingi en la areo du partojn: malseka parto (ĉirkaŭ 3600 ha) kaj seka parto (ĉirkaŭ 2000 ha).

La areo estas limigite enirebla por vizitantoj kaj estas leĝe protektata. Preskaŭ la tuta areo estas indikata kiel areo por birdoj (5505 ha) kaj ŝtata naturmonumento (5600 ha). Ekde 1999 la Oostvaardersplassen posedas la eŭropan diplomon por naturprizorgado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam la akvo estis forfluigita de la suda parto de la IJsselmeer (la hodiaŭa provinco Flevolando) en la jaro 1968, oni konstatis, ke la plej suda parto de la poldero ne tute sekiĝis. Komence estis planite tie establi naftan kaj pezan industrion. Sed ĉar la kompleta sekigado de la tereno montriĝis pli malfacila ol antaŭe supozata kaj la mondskala naftokrizo kaŭzis pluajn malfacilaĵojn, oni decidis en 1972 tute rezigni pri industria uzado. Ĉar ankaŭ por la agrikulturo ne estis bezonata plua arealo - precipe ne tiom malfacile prilaborebla, oni lasis ĝin novaliĝi. Dum ege mallonga tempo okazis natura evoluo kun tiom granda rapideco kaj amplekso, kiom eĉ fakuloj ne estis supozintaj.

En la poldero evoluiĝis marĉa pejzaĝo kun granda kvanto da birdspecioj - kaj kovantaj kaj travintrantaj. En la jaro 1986 la nederlanda registaro deklaris la arealon ŝtata naturmonumento. Jam en 1989 ĝi eniris la liston de internacie gravaj malsekejoj laŭ la Ramsar-Interkonsento.

Dum la sekvaj jaroj la tereno komencis laŭ la natura ekologia sukcedo kovriĝi de arbustoj. Nur kelkaj arealoj, kie paŝtis sin diversaj specioj de sovaĝaj anseroj, restis senarbustaj. Ĉar la arbustizo kaj la sekva arbarizo estus nuligintaj la viveblecon de multaj tie loĝantaj birdoj, oni decidis daŭrive haltigi la arbustizadon per la enkonduko de grandaj plantmanĝantoj, sen ke poste estus necesa ajna homa interveno. Tiel oni enkondukis en 1992 unue elafojn (Ruĝa cervo = Cervus elaphus), poste konikojn kaj hek-bovojn.

La teoria fono de tiu eksperimento estas la megaherbvorul-teorio, laŭ kiu ekzistis en la frua Eŭropo ne nur arbaroj, sed multloke ankaŭ mozaiko el arbaretoj kaj herbejoj, kaŭzita de la influo de grandaj plantmanĝantoj (megaherbvoruloj), kiel bizono, uro, tarpano kaj diversaj cervedoj.

Ĝis nun la pejzaĝo evoluis laŭ la teorio. Granda parto de la tereno konsistas el sekaj kaj malsekaj herbejoj. Tio favoradis grandskale la hejmiĝon de pluaj birdspecioj.

Post ricevo de diplomo flanke de EU Oostvaardersplassen estas egale alte taksata malsekejo kiel Camargue kaj Doñana. Per sia grando kaj impona evoluo ĝi fariĝis modelo de sekundara natur-evoluado.

Por la estonto ekzistas planoj iom post iom pligrandigi la areon. La ŝancoj por tio estas bonaj, ĉar la ĉirkaŭejo estas relative maldense loĝata kaj multloke la agrokulturo estas ne profitiga kaj pro tio likvidata. Laŭ la konceptoj de naturprotektantoj estu kreota dum la sekvaj jardekoj koridoro de herbeja sovaĝejo kun grandaj plantmanĝantoj ekde Oostvaardersplassen tra Horsterwold apud Zeewolde, la nacia_parko "De Hoge Veluwe" en Gelderland ĝis Germanio (parkoj apud la malsupra Rejno kaj la rivero Lippe).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La enkondukitaj elafoj, hek-bovoj kaj konikoj (la du lastaj kiel ekologiaj ekvivalentoj de la ekstermitaj uro kaj tarpano) konsistigas intertempe aron de pli ol 3000 bestoj. (Fine de 2009 estis: 548 hek-bovoj, 1171 konikoj kaj 2172 elafoj, do entute 3891 grandaj plantmanĝantoj.[1]) Ili originas de diversaj populacioj de Eŭropo, por garantii sufiĉe grandan genprovizon. Aliaj plantmanĝantoj enmigris memstare, kiel kapreoloj, leporoj kaj kunikloj, kaj ankaŭ kastoroj kaj ondatroj.

La naturaj predantoj de la grandaj plantmanĝantoj, nome la lupoj, ne estis enkondukitaj, ĉar ili bezonas pli grandan arealon. Pro tio la plej grandaj predantoj en la parko estas musteledoj kaj tre multaj vulpoj.

De birdoj oni nombris ĝis nun 250 speciojn, el kiuj 90 kovas regule en la parko. Inter ili estas blugorĝulo, anseroj, anasoj, raledoj, granda botaŭro, vadbirdoj (kulerbekuloj kaj sep specioj de ardeedoj), multaj rabobirdoj kiel blankvosta maraglo (ekde 2005) kaj fiŝaglo. Fiŝmanĝantaj birdoj profitas de la abundo de fiŝoj en la parko, kiuj apartenas al 17 specioj.

Flegado[redakti | redakti fonton]

Por garantii la naturan evoluon de la faŭno kaj flaŭro, la homo intervenas nur per tri rimedoj:

  • Mortontaj grandaj bestoj estas mortpafataj, por ŝpari al ili suferojn.
  • La kadavroj de bovoj kaj ĉevaloj estas transportataj el la parko - laŭ la leĝaj preskriboj pri veterenario. (La kadavrojn de ĉiuj aliaj bestoj oni lasas al la kadavromanĝantoj, ĉefe korvoj kaj vulpoj.)
  • La akvonivelo estas regulata per pompil-stacioj

Kun tiuj esceptoj okazas neniu interveno en la spontanean naturan evoluon: nek vakcinado, nek kuracado, nek plantado, nek protekto de arbo kontraŭ formordado, nek instalo de nestkestoj.

En la lastaj jaroj kaj ĉefe en la malvarma vintro 2009/10 laŭtiĝis kritiko kontraŭ tiu nezorgado, kiu kaŭzas, ke vintre la bestoj malsatas kaj eĉ malsatmortas [2]. Oni kritikas, ke jam estas tro da grandaj hufuloj en la arealo kaj postulas per ĉasado aŭ forkaptado malpligrandigi ilian nombron. La nederlanda parlamento kelkfoje diskutis pri la malfacilaj vintraj kondiĉoj kaj en la lasta debato je 2010-03-17 postulis manĝigi la malsatantajn bestojn [3], kvankam tio ja sendube grave malhelpus la naturan evoluon.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La plej grandan parton de Oostvaardersplassen turistoj ne rajtas eniri. Tiu malpermeso servas ne nur al la bezono de la bestoj pri trankvilo, sed ankaŭ al la protekto de la homoj, ĉar precipe la hek-bovoj similas laŭ sia konduto al siaj danĝeraj prauloj.

Tamen en la rando de la arealo ekzistas kelkaj observejoj por observi birdojn kaj malgrandaj migrad-vojoj, el kiuj la plej longa iras ĉirkaŭ 5 km tra la arealo. Krome la Staatsbosbeheer[nl] en la centro por vizitantoj proksime al Lelystad ofertas regulajn vizitadojn sub gvidado (vidu sub eksteraj ligoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Staatsbosbeheer kunlabore kun Corporate Plaza (ed.) Leve de Oostvaardersplassen! Staatsbosbeheer regio Flevoland - Overijssel, Arnhem 2002 ISBN 90-805009-4-1 nederlande
  • Artikolo en la ĵurnalo Pour la Science, n° 368, junio 2008, paĝoj 74 à 80 france

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]